uni/o
- ️Mon May 24 2010
9uni/o PV
9unio
-
1.
Alianco, federacio, konfederacio, ligo aŭ simila unuiĝo de sociaj aŭ politikaj organizaĵoj, estiĝinta surbaze de iliaj komunaj interesoj:
dogana unio; la potenca reĝino de la Unio, Margareto [1]; la unio de Litvo kun Polujo okazis en 1386 [2];
Latina Unio;
Sovetunio; Eŭropa Unio; en pli granda unio apenaŭ eblos, ke (kiel nun) ĉiu ŝtato rajtos je minimume unu membro en EU-komisiono [3]; tiuj, kiuj volas konservi la union de Nord-Irlando kun Britio, „mobilizis” la ulsterskotajn lingvon kaj kulturon kiel simbolojn de sia kultura identeco [4]; Virina Alianco, transkonfesia kaj transpartia unio de virinoj [5].
2.
Aliĝo de kristana konfesio al la konfesio romkatolika en maniero, ke ĝi akceptas la romkatolikan dogmaron kaj la povojn administrajn kaj spiritajn de la papo de Romo, kaj konservas sian ritaron kaj la edziĝon de la pastroj:
Liona unio de 1274;
Florenca unio de 1439;
Bresta unio de 1596.
3.
Datumtipa konstruilo en la programlingvoj Algol-68 kaj C, ebliganta malrigidigi la traduktempan tipkontrolon super la objektoj deklaritaj havi tian unian tipon.
-
angle:
- 1. union 2. Uniatism 3. union, union type beloruse:
- 1. саюз, зьвяз dogana ~o: мытны саюз. Sovet~o: Савецкі саюз. 2. вунія Bresta ~o: Берасьцейская вунія. ĉine:
- 統一 [tǒngyī], 统一 [tǒngyī], 联盟 [liánméng], 聯盟 [liánméng] finne:
- 1. liitto, unioni dogana ~o: tulliliitto. Sovet~o: Neuvostoliitto. 2. unioni (kirkollinen), unioituminen 3. unioni (tietorakenne C-kielessä) france:
- union germane:
- Union 1. Zusammenschluss, Bund dogana ~o: Zollunion. Latina U~o: Lateinische Union. Sovet~o: Sovjetunion. 2. Kirchenunion 2. Kirchenunion (katolika), Uniatismus Bresta ~o: Union von Brest. 3. Union (Datenstruktur) greke:
- ένωση hispane:
- 1. unión hungare:
- 1. unió, egyesülés dogana ~o: vámunió. Sovet~o: Szovjetunió. 2. unió itale:
- 1. unione Latina U~o: Unione Latina. Sovet~o: Unione Sovietica. 2. concilio, unione (rel.) Liona ~o: Concilio di Lione. Florenca ~o: Concilio di Firenze. Bresta ~o: Unione di Brest. 3. unione, union japane:
- 同盟 [どうめい], 連合 [れんごう] latinece:
- 2. unio nederlande:
- eenheid, unie Sovet~o: Sovjetunie. pole:
- unia, zjednoczenie, związek dogana ~o: unia celna. Latina U~o: Unia polsko-litewska. Sovet~o: Związek Radziecki. portugale:
- união ruse:
- 1. союз dogana ~o: таможенный союз. Latina U~o: Латинский союз. Sovet~o: Советский союз. 2. уния Liona ~o: Лионская уния. Florenca ~o: Флорентийская уния. Bresta ~o: Брестская уния. 3. объединение svede:
- 1. union Sovet~o: Sovjetunionen. 3. union (i programmeringsspråket C) turke:
- 1. birlik ukraine:
- союз (держава, організація), унія
uniano
Ano de romkatolika orientrita konfesio estigita per unio2: la katolikoj en Bulgario estas inter 60 kaj 70 miloj, el kiuj almenaŭ 29 miloj estas unianoj, t.e. ili sekvas la ritojn de la ortodoksa eklezio, sed rekonas la papon de Romo [6].
Rim. 1: Oni ne aplikas tiun vorton al la romritaj katolikoj, malgraŭ la ŝajne simetria senco de „unio“.
Rim. 2: Ŝajnas ke almenaŭ iuj unianoj ial malŝatas tiun nomon kaj preferas nomi sin „grekkatolikoj“. Tio estas evitinda, ĉar ankaŭ la greka ortodoksa eklezio ĉiam oficiale sin nomis „katolika“ (ortodokse, t.e. prave katolika), kaj tial „grekkatoliko“ same aŭ eĉ pli prave estas atribuebla al tiuj ortodoksaj kristanoj. Ĝusta termino, evitanta tiujn problemojn, estas „orientrita romkatoliko“.
-
angle:
- Uniat, Uniate beloruse:
- уніят, вуніят finne:
- uniaatti france:
- uniate germane:
- Unierter hungare:
- unitus, egyesült itale:
- uniate (sost.) nederlande:
- lid van de geünieerde kerken pole:
- członek unii ruse:
- униат
Eŭropa Unio (EU)
Ekonomia kaj politika interligo de eŭropaj ŝtatoj, fondita en 1993: Angela Merkel, la ŝtatestrino de Germanio emfazas, ke la okcidenta mondo havas moralan devon helpi la rifuĝintojn kaj ŝi kuraĝigas la popolmigradon ne nur en Germanion sed ankaŭ en la tutan Eŭropan Union [7]
-
beloruse:
- Эўразьвяз, Эўрапейскі саюз ĉine:
- 欧盟 [Āuméng], 歐盟 [Āuméng], 欧洲联盟 [ōuzhōuliánméng], 歐洲聯盟 [ōuzhōuliánméng] finne:
- Euroopan unioni france:
- Union européenne germane:
- Europäische Union hungare:
- Európai Unió itale:
- Unione Europea nederlande:
- Europese Unie pole:
- Unia Europejska ruse:
- Европейский союз svede:
- Europeiska unionen
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.