eo.wikinews.org

Alfa-eldono de Mozilla Fennec 2.0 por Android kaj Nokia N900 - Vikinovaĵoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 28-a de aŭgusto 2010

Emblemo de Fennec

Hieraŭ Mozilo eldonis la unuan alfa-version de Feneko 2.0, por poŝkomputiloj kun la operaciumo Android kaj por Nokia N900.

Inter la novaĵoj ekde la versio 1.1 estas:

  • Plurfingra tuŝrego
    • Pligrandigo per pinĉeca fingromovo
  • "Sync" nun estas parto de Feneko (antaŭe ĝi estis etendoprogramo)
  • Ŝanĝoj je la Eka paĝo (angle: "Awesome-screen") (Oktobra aldono: almenaŭ en la versio 4 beta 1 per la nomo "Awesome screen" nomiĝis alia afero)
  • Serĉilo de enpaĝa teksto (Stir+F)
  • Statkonservo (angle: "session store") kaj remalfermo de fermita folio (Stir+Maj+T)
  • En "Maemo", uzo de la ĉefa adresaro de la operaciumo (de Evolution) por kompletigo en formularoj.
  • Subteno de teksto skribita de dekstre maldekstren
  • Kapablo ludi filmojn en la datumaranĝo WebM

Fontoj

(angle)  «Mobile/Planning/2.0» – en la Mozila vikio, 24 Aŭg. 2010 (arkivita [ ])

Vidu ankaŭ

Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu.
Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn.
Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo.