eo.wikinews.org

Ekstervica beta-eldoneto de Firefox 4 kun nur etaj ŝanĝoj - Vikinovaĵoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 15-a de septembro 2010

Hieraŭ Mozilo faris ekstervican beta-eldonon de Firefox 4.

Tiu ĉi beta-eldono estas la 6-a, kaj havas nur du gravajn ŝanĝojn, korektojn de jenaj problemoj:

  • akcidenta plenumĉesiĝo en Vindozo;
  • ricevado de butonpremoj kaj similaj eventoj, fare de kromprogramoj plenumiĝantaj en malaktivaj folioj, en Mac OS X.

Krom tio estis nur kelke da bagatelaj ŝanĝoj (vidu la plenan liston, se vi interesiĝas kaj komprenas la anglan lingvon).

Fontoj

(angle)  «Firefox 4 Beta Release Notes» – Mozila Fondaĵo, 14-a de septembro, 2010 (arkivita [ ])

Vidu ankaŭ

Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu.
Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn.
Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo.