Ĉelbiologio - Vikipedio
El Vikipedio, la libera enciklopedio
![](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/11/Cell_membrane_detailed_diagram_3.svg/220px-Cell_membrane_detailed_diagram_3.svg.png)
Ĉelbiologio (anstataŭ la malnova termino citobiologio originita de la greka cytos + logos : t.e. "studo de ĉeloj") estas fako de biologio, kiu studas la konsiston kaj funkciadon de ĉeloj.
Ĝi naskiĝis en la 19-a jarcento, kvankam la baza ilo kiu ebligis rektan observadon de ĉeloj, la mikroskopo, jam enkondukiĝis en sia plej frua formo en la 17-a jarcento. Oni tradicie konsideras Matthias Schleiden kaj Theodor Schwann kiel la patrojn de ĉelbiologio, ĉar ili en 1838 unue verkis teorion pri la ekzisto de ĉeloj.
Medicino: Patologio | |
---|---|
Bazaj nocioj de patologio | |
Metodoj de patologio | Sekco • Histologio • Biopsio • Ĉelbiologio |
Morfologiaj ŝanĝoj | Distrofio • Atrofio • Nekrozo • Displazio • Metaplazio • Neoplazio • Hiperplazio • Hipertrofio |
Fakoj de patologio |
- Kategorio Ĉelbiologio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)