Ĉiang Kai-ŝek - Vikipedio
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉiang Kai-ŝek aŭ Ĉan Kajŝek aŭ Ĝiang Ĝieŝi (naskita la 31-an de oktobro 1887; mortinta la 5-an de aprilo 1975), oficiale konata kiel Jiăng Zhōngzhèng (蔣中正), ĉina milita kaj politika estro, iĝis ĉefo de la Kuomintango post la morto de Sun Jatsen en 1925. Li komandis la Nordan ekspedicion por unuigi Ĉinion kontraŭ la militestroj kaj eliĝis venke en 1928 kiel ĉefo de la Respubliko de Ĉinio. Jiǎng kondukis Ĉinion dum la milito por rezisti la japanojn, dum kiu la staturo de Jiǎng en Ĉinio malfortigis sed lia internacia eminenteco kreskis kiel unu el la "Kvar grandaj" estroj aliancitaj. Ĉiang provis elradiki la ĉinajn komunistojn sed malsukcesis, pro kio lia registaro devis retreti al Tajvano, kie li servis kiel prezidento de la Respubliko de Ĉinio dum la cetero de sia vivo.
-
Ĉiang Kai-ŝek, Franklin D. Roosevelt kaj Winston Churchill en la konferenco de Kairo en 1943.
- Ĉiang Kai-ŝek en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Ĉiang Kai-ŝek en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Ĉiang Kai-ŝek en Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)