Čáslav - Vikipedio
El Vikipedio, la libera enciklopedio
- Eble vi serĉas: Čáslav (Verneřice) aŭ Čáslavsko.
Čáslav | ||
germane Tschaslau | ||
urbo | ||
Preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo en Čáslav | ||
|
||
Oficiala nomo: Čáslav | ||
Ŝtato | ![]() | |
---|---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono | |
Distrikto | Distrikto Kutná Hora | |
Administra municipo | Čáslav | |
Historia regiono | Bohemio | |
Rivero | Brslenka | |
Situo | Čáslav | |
- alteco | 231 m s. m. | |
- koordinatoj | 49° 54′ 42″ N 15° 23′ 42″ O / 49.91167 °N, 15.39500 °O (mapo) | |
Areo | 26,46 km² (2 646 ha) | |
Loĝantaro | 10 512 (2024) | |
Denseco | 397,28 loĝ./km² | |
Tabulo | Mezelba tabulo | |
Fondo | 1264 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 286 01 | |
NUTS 3 | CZ020 | |
NUTS 4 | CZ0205 | |
NUTS 5 | CZ0205 534005 | |
Katastraj teritorioj | 2 | |
Partoj de urbo | 3 | |
Bazaj setlejunuoj | 16 | |
Situo enkadre de Ĉeĥio | ||
![]() | ||
Retpaĝo: www.meucaslav.cz | ||
![]() |
Čáslav estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en la orienta parto de Mezbohemia regiono, en distrikto Kutná Hora. En 2024 ĝi havis 10 512 loĝantoj.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Církvice, Třebešice, Chotusice, Žáky, Žleby, Vlačice, Vrdy, Močovice, Drobovice, Krchleby kaj Tupadly.
Monteto Hrádek estis loĝata ekde eneolito. Ĉirkaŭ la princa burgo el 1134 ekestis la reĝa urbo, fondita en 1264 de la ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 2-a.
En la 15-a jarcento ĝi estis grava centro de husana movado, dum la tridekjara milito ĝi estis forbruligita de svedaj soldattrupoj.
Inter la ĉefaj memorindaĵoj estas malfrubaroka urbodomo, gotika preĝejo kun romanika sakristio, restoj de la urba muregaro, urba muzeo kaj tombo de husana militestro Jan Žižka.
En la urbo naskiĝis ekzemple filmreĝisoro Miloš Forman, komponisto Jan Ladislav Dusík kaj verkisto Jiří Mahen. En Čáslav naskiĝis ankaŭ la esperantlingva poetino Eli Urbanová.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 6 312 |
1880 | 7 178 |
1890 | 8 396 |
1900 | 9 174 |
1910 | 9 318 |
1921 | 9 460 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 10 635 |
1950 | 9 407 |
1961 | 10 107 |
1970 | 10 317 |
1980 | 9 950 |
1991 | 10 107 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 9 904 |
2012 | 10 155 |
2014 | 10 192 |
2016 | 10 378 |
2017 | 10 375 |
2018 | 10 397 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 10 326 |
2020 | 10 322 |
2021 | 10 154 |
2022 | 10 128 |
2023 | 10 468 |
2024 | 10 512 |
- historia urbo Kutná Hora, parto de Monda kulturheredaĵo de UNESKO
- Žehušice kun mondfama ĉasarbaro kun blankaj cervoj
- empira kastelo Kačina, Muzeo de ĉeĥa kamparo
- kastelo Žleby kun riĉe ornamitaj romantikaj internaĵoj
Partoj de urbo Čáslav (3) |
---|