29-a de marto - Vikipedio
El Vikipedio, la libera enciklopedio
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
31 | ||||||
aranĝo de 2025 tagoj |
La 29-a de marto estas la 88-a tago de la jaro (la 89-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 277 tagoj restas.
Je la 29-a de marto okazis, interalie:
- -479: En Antikva Grekio armeo de Artabazos la 1-a el Frigio, generalo de Kserkso la 1-a, estas forportita de cunamo dum sieĝo de Potidea
- -87: Post 54 jaroj de regado mortis ĉina imperiestro Wu Di el Han-dinastio - dum lia regado konfuceanismo iĝis oficiala doktrino de Ĉinio
- 537: Vigilio iĝis papo
- 1139: Papo Inocento la 2-a eldonis buleon Omne datum optimum, prizorgante ordenon de templanoj kaj donante al ĝi plurajn privilegiojn
- 1254: Papo Inocento la 4-a aprobis uzon de glagolica alfabeto kaj malnovslava lingvo en kultado por kroataj regionoj
- 1410: Giudicato di Arborea estis vendita al reĝo de Aragono
- 1430: Militante kun Venecia respubliko Sultano de Otomana Imperio Murado la 2-a konkeris Tesalonikon, post 8-jara sieĝo
- 1461: Militoj de rozoj: Batalo de Towton - Eduardo la 4-a venkis lankastrojn
- 1464: Baziliko de Székesfehérvár: Matiaso la 1-a kroniĝis kiel reĝo de Hungario
- 1516: Venecia respubliko: en Venecio establiĝis unua en la mondo juda geto
- 1549: Brazilo: urbo Salvador fondiĝis kiel unua ĉefurbo
- 1565: Svedaj transmaraj kolonioj: svedaj setlantoj ekloĝis en Nova Svedio, proksime al la nuna urbo Filadelfio
- 1593: Pollando: Supera Animzorga Seminario fondiĝis en Kalisz
- 1632: Britujo kaj Francujo subskribis la traktaton de Saint-Germain-en-Laye, per kiu Britujo redonis la kolonion Novfrancujon, la nunan Kebekion, konkeritan en 1629
- 1638: Svedaj transmaraj kolonioj: kolonio Nova Svedio establiĝis apud la Delavara Golfeto en Nordameriko
- 1644: Angla enlanda milito: en batalo de Cheriton venkis parlamenta armeo
- 1676: Hungara abato János Gubasóczy iĝis episkopo de Vác
- 1790: Pola-prusa alianco subskribiĝis en Varsovio
- 1792: Gustavo la 4-a Adolfo iĝis reĝo de Svedio
- 1807: Germana inĝeniero Heinrich Olbers malkovris la plej helan asteroidon Vesta
- 1809: Grandprinclando Finnlando kreiĝis
- 1827: En Vieno okazis funebra entombigo de Ludwig van Beethoven
- 1831: En Bosnio komenciĝis granda kontraŭturka ribelo ene de Otomana imperio
- 1848: Pro atmosfera frosto Niagara Akvofalaro kristaliĝis dum 30 horoj
- 1848: Laŭ iniciato de Adam Mickiewicz en Romo fondiĝis militista formacio nomata legio de Mickiewicz
- 1849: Britio aneksis Panĝabon
- 1857: Sipajo Mangal Pandej ribelis en sia regimento kontraŭ la brita kolonia regado en Barato - hindia ribelo por sendependeco eksplodis la 10-an de majo
- 1864: Britio anoncis transdonon de Ioniaj insuloj al Grekio kiel doto al la nova reĝo Georgo la 1-a
- 1867: Reĝino Viktoria donis reĝan konsenton al britaj posedaĵoj en Nordameriko, kiu la 1-an de julio formale establos dominion de Kanado
- 1871: Londono: brita reĝino Viktoria malfermis eventejon Royal Albert Hall
- 1886: John Pemberton de Atlanta kreis novan resanigan trinkaĵon, nun konatan kiel Koka-kolao; aŭstro Wilhelm Steinitz iĝis unua ŝakmondĉampiono venkante super Johannes Zukertort, pola-germana ŝakisto
- 1899: Pioniro de radio Guglielmo Marconi transdonis unuan mesaĝon helpe de sendrata telegrafo inter Britio kaj la kontinento
- 1901: En Aŭstralio okazis unua parlamenta baloto
- 1910: ribelo de Huanghuagang, lasta malsukcesa provo revolucii kontraŭ dinastio Qing
- 1912: Ekspedicio Terra Nova: brita esploristo Robert Scott dum reveno de la suda poluso faris la lastan enskribon en sia taglibro
- 1918: Unua mondmilito: Kuglo de germana Pariz-kanono trafis dum meso preĝejon al St. Gervais, situintan kontraŭ la pariza urbodomo, kaŭzante falon de volbo rezulte de kio pereis 88 personoj kaj 68 vundiĝis
- 1919: Francio: murdisto de socialista gvidanto Jean Jaurès, la naciisto Raoul Villain estis liberigita; Ĉeĥoslovakio: ŝarĝaŭtomobilo Tatra aperis merkate
- 1923: Dua Pola Respubliko: Kartuzy iĝis urbo
- 1925: Funkciulo de Ŝtata Polico Józef Muraszko pafmortigis du oficirojn de la Pola Soldataro, komunistojn kondamnitajn al mortpuno — ambaŭ estis survoje al pola-soveta landlimo, kie ili estis interŝanĝotaj kun poloj, reprezaliataj en Sovetunio
- 1933: Kimra ĵurnalisto Gareth Jones publikigis raporton pri ekzisto de la Granda Malsato en Ukrainio en la jaroj 1932-1933
- 1936: Tria Regno: en referendumo Hitler ricevis 99% da voĉoj favore al okupado de Rejnlando
- 1940: Germana okupado de Pollando: SS-anoj pafekzekutis en Firlej 69 personojn, venĝo pro partizana atako; en distrikto Ostrów Wielkopolski polico arestis nokte de la 28/29-a de marto pli ol 300 polojn, venĝe pro devojigo de ŝarĝotrajno fare de nekonatoj
- 1941: en puntendaro en Kirova provinco mortis d-ro pri filozofio kaj literaturisto Stanisław Cywiński, arestita kun 300 reprezentantoj de la pola intelektularo de Vilno dum la unua soveta okupado de la urbo; batalo de Kabo Tenaro finita - granda malvenko de la itala mararmeo; en Vieno okazis staba konferenco pri atako al Jugoslavio
- 1942: Germanaj regantoj faris novan administracian dividon de la pola Galicio laŭ distriktoj; japana venko en batalo de Sumatro; Lubeko: post atako de la brita aerarmeo bruliĝis Marienkirche kaj detruiĝis kvinono de la Malnova Urbo
- 1943: Volinia masakro: ukrainaj naciistoj, armita de germanoj, frumatene murdis homojn de 2 polajn vilaĝojn proksime al Kostopil kaj de vilaĝo proksime al Lucko; pola partizana taĉmento frakasis germanan malliberejon en Mielec liberigante 126 enprizonigitojn; germana polico pafmortigis en Varsovio 21 personojn, en tio profesoron pri mikrobiologio Roman Nitsch, kaj dum enketado de Gestapo en Poznano sinmortigis literaturisto Stefan Balicki; transportiĝis judoj de Skopjo al ekstermejo Treblinka; Katin: germana militista unuo komencis eltombigadon de polaj oficiroj el amasaj tomboj malkovritaj februare, laŭ konsento de la Pola Subtera Ŝtato partoprenis ĝin pola verkisto kaj publicisto Józef Mackiewicz; nokte la brita aerarmeo atakis Berlinon
- 1944: Orienta Fronto: Ruĝa Armeo konkeris Kolomeon kaj Ĉernivcon; germana polico pafekzekutis en ruinoj de Varsovia geto ĉirkaŭ 150 personojn; nokte post la tago taĉmento de Ukraina Ribela Armeo murdis 56-140 polajn loĝantojn de vilaĝo apud Ivano-Frankivsk; Hinda Oceano: japana submarŝipo I-26 sinkigis la ŝipon "Richard Hovey" - ŝiprompiĝintoj estis murditaj; nokte RAF atakis Nurenbergon
- 1945: Norde de Braniewo la ruĝa armeo likvidis restaĵojn de germana 4-a armeo - de la 13-a ĝis la 29-a de marto 46 448 militkaptitoj iris al mallibero; la ruĝa armeo konkeris kvar urbojn en Slovakio, tri en Hungario kaj transpaŝis landlimon kun Aŭstrio; Okcidenta Fronto: la usona armeo transiris la riveron Neckar kaj eniris al Mannheim kaj Frankfurto ĉe Majno, finis ĉirkaŭigi Ruhr-regionon kaj marŝante al Paderborn atingis Brilon; same usone konkeriĝis Dorsten kaj brite Stadtlohn; soveta registaro agnoskis la registaron de Tito; surteriĝo de sabotaj trupoj de Usona Mararmeo antaŭ la batalo de Okinavo - en la sanga batalado usonanoj perdis ĉirkaŭ 50 000 homojn, kaj la japanoj ĉ. 110 000 homojn; en Krakovo fondiĝis esplora komisiono pri koncentrejo Aŭŝvico; Zuriko: la teatraĵo Nun ili denove kantas de Max Frisch unuafoje prezentiĝis
- 1947: En Madagaskaro komenciĝis kontraŭfranca ribelo
- 1951: Usonaj komunistoj Ethel kaj Julius Rosenberg estis pro spionado favore al Sovetunio kondamnitaj je mortpuno
- 1956: Sovetiaj sciencistoj prezentis en Londono unuan elektronan mikroskopon
- 1959: Premiero de la usona komedio Iuj preferas ĝin varman, reĝisorita de Billy Wilder; en aviada katastrofo en Centr-Afrika Respubliko pereis prezidento Barthélemy Boganda
- 1960: La 5-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Londono
- 1969: La 14-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Madrido
- 1971: Usona krimulo Charles Manson kaj liaj kunlaborantoj estis mortkondamnitaj
- 1973: Vjetnama milito: la lastaj usonaj taĉmentoj forlasis Vjetnaman respublikon
- 1974: Ŝenŝjio: malkovro de Terakota Armeo apud sarkofago de la unua imperiestro de Ĉinio Qin Shihuangdi
- 1982: Kanada Akto estis aprobita de la Parlamento de Unuiĝinta Reĝlando
- 1983: Tekokomputilo eniris merkaton en Usono
- 1985: Katolikismo: la 1-a Monda Junulara Tago komenciĝis en Romo
- 1989: Parizo: inaŭguro de la piramido de Luvro
- 1992: Milito pri Ĉednestrio: la 14-a armeo de la Armitaj fortoj de Rusio intervenis por ĉesigi la internan militon en Ĉednestrio (Moldavio)
- 1995: Pollando: Konsilio pri Etiko de Amaskomunikiloj fondiĝis - laŭ iniciato de la Asocio de Polaj Ĵurnalistoj
- 1998: Portugalio: malfermo de la plej longa en Eŭropo Ponto Vasco da Gama trans la rivero Taĵo
- 1999: Himalajo: la plej forta tertremo depost pli ol 90 jaroj okazis en Utar-Pradeŝo, mortigante ne malpli ol 100 homojn en la nuna Utarakando
- 2004: Eksaj membroj de Varsovia Traktato, Bulgario, Estonio, Latvio, Litovio, Rumanio, Slovakio, kaj Slovenio aliĝis al NATO; Irlando kiel unua en la mondo enkondukis malpermeson fumi en manĝejoj
- 2006: Plena suna eklipso videbla en Norda Afriko, Turkio kaj [[Kazaĥio]; Ismail Hanija iĝis ĉefministro de Palestina Aŭtonomio; Eksprezidento de Liberio Charles Taylor estis arestita
- 2010: Metroo de Moskvo: du atencoj per sinmortigo okazis fare de islamistoj — pereis 39 personoj, 102 estis vunditaj
- 2011: 65 personoj pereis kaj ĉirkaŭ 100 vundiĝis dum rekonkero de okupita de ribelantoj sidejo de lokaj regopovoj en Tikrit (norda Irako); NASA-kosmosondilo MESSENGER sendis unuan foton de Merkuro
- 2014: Andrej Kiska iĝis prezidento de Slovakio
- 2015: Islom Karimov denove iĝis prezidento de Uzbekio; post prezidenta baloto en Niĝerio kaj elekto de Muhammadu Buhari opozicio unuafoje transprenis la regopovon
- 2017: Briteliro: ĉefministro Theresa May komencis retiriĝon de Britio el Eŭropa Unio
- 2022: Rusio forigis 10 diplomatojn el Litovio, Latvio kaj Estonio - responde al forsendo de rusaj diplomatoj el la Baltaj landoj
- 1187: Arturo la 1-a (Bretonio), nevo de Johano (Anglio) (m. 1203)
- 1281: Castruccio Castracani, itala kondotiero kaj duko de Lucca (m. 1328)
- 1468: Karlo la 1-a de Savojo, princo de Savojo kaj Piemonto (m. 1490)
- 1484: Johann Spangenberg, germana protestantisma predikisto, superintendanto, reformisto kaj pedagogo (m. 1550)
- 1553: Vicencos Kornaros, kreta poeto verkinta epopeon Erotokritos en kreta dialekto de la greka lingvo (m. ĉirkaŭ 1613)
- 1561: Santorio Santorio, itala kuracisto esplorinta metabolon, fizikisto kaj inventisto eltrovinta akvoliton (m. 1636)
- 1735: Johann Karl August Musäus, germana verkisto kaj literaturkritikisto (m. 1787)
- 1747: Johann Wilhelm Häßler, germana komponisto kaj orgenisto (m. 1822)
- 1759: Alexander Chalmers, skota verkisto kaj eldonisto, aŭtoro de biografia vortaro (m. 1834)
- 1769: Marŝalo Soult, franca politikisto, militisto de Napoleonaj Militoj, ĉefministro de Francio (m. 1851)
- 1787: Carl Sprengel, germana agronomo, pioniro pri uzo de sintezaj sterkoj (m. 1859)
- 1788: Karlo Maria Isidro de Burbono, hispana nobelo, unua karlista pretendanto al la hispana trono (m. 1855)
- 1790: John Tyler, prezidento de Usono (1841-45), konata de la anekso de Respubliko Teksaso (m. 1862)
- 1801: József Torma, hungara historiisto kaj politikisto (m. 1864)
- 1816: Tsultrim Gyatso, la 10-a dalai-lamao de tibeta budhismo el la skolo Gelugpao (m. 1837)
- 1819: Edwin Drake, usona naftoindustria entreprenisto borinta unuan en la mondo funkciantan naftoputon en Pensilvanio (m. 1880)
- 1826: Wilhelm Liebknecht, germana socialdemokrato (m. 1900)
- 1832: Julius Mařák, ĉeĥa pentristo kaj grafikisto, influita de la Ĉeĥa nacia renaskiĝo (m. 1899)
- 1832: Theodor Gomperz, aŭstra klasika filologo (m. 1912)
- 1842: Géza Entz, hungara biologo, zoologo, profesoro, filo de Ferenc Entz (m. 1919)
- 1861: Francesco Barbèri, itala ŝtatoficisto kaj esperantisto el Romo (m. 1930)
- 1864: Joseph Noulens, franca politikisto, prezidanto de arbitracia komisiono dum la pola-ukraina milito (m. 1944)
- 1869: Aleš Hrdlička, usona kuracisto kaj antropologo, esploristo de indianoj kaj ilia deveno, subtenanto de la Universitato de Karolo (m. 1943)
- 1872: Henry William Hetzel, usona instruisto pri arto, esperantisto el Pensilvanio, prezidanto de la Esperanto-Asocio de Norda Ameriko (m. 1951)
- 1873: Tullio Levi-Civita, itala matematikisto, esploristo de tensoroj, disĉiplo de Gregorio Ricci-Curbastro, konata de la simbolo de Levi-Civita (m. 1941)
- 1874: Ferenc Szolga, hungara/rumania hungara mineralogo, instruisto (m. nekonata)
- 1885: Dezső Kosztolányi, hungara verkisto, poeto, tradukisto, enestanta en Hungara Antologio (m. 1936)
- 1892: József Mindszenty, hungara kardinalo apoginta hungaran revolucion, 15-jara fuĝinto al usona ambasedo en Budapeŝto (m. 1975)
- 1895: Ernst Jünger, germana verkisto (m. 1998)
- 1896: Wilhelm Ackermann, germana matematikisto, konata de la Akermana funkcio (m. 1962)
- 1899: Lavrentij Berija, soveta politikisto, ĉefo de NKVD, ekzekutita (m. 1953)
- 1900: Kázmér Géza Werner, hungara verkisto, teatra reĝisoro (m. 1985)
- 1900: Vilmos Pröhle, rumania hungara verkisto, poeto, grafikisto (m. nekonata)
- 1902: Marcel Aymé, franca verkisto (m. 1967)
- 1905: Jenő Rejtő, hungara humura verkisto (m. 1943)
- 1908: Ernő Grünbaum, rumania hungara pentristo (m. 1945)
- 1910: József Kecskés, rumania hungara ekonomikisto kaj ekonomihistoriisto (m. nekonata)
- 1920: István Hegyi, rumania hungara ĵurnalisto, muzikkritikisto
- 1923: Laŭlum, ĉina esperantisto, tradukisto kaj verkisto, kontribuinta al fondo de Ĉina Esperanto-Ligo kaj redaktado de "El Popola Ĉinio", akademiano (m. 2012)
- 1929: Lennart Meri, estona verkisto, la unua prezidento de Estonio (m. 2006)
- 1930: Anerood Jugnauth, ĉefministro kaj prezidento de Maŭricio (m. 2021)
- 1937: Gordon Milne, angla futbalisto, membro de la angla nacia teamo de futbalo
- 1939: Terence Hill, itala naĝisto kaj aktoro, rolinta en la filmo Winnetou II
- 1940: Astrud Gilberto, brazila kantistino de ĵazo
- 1941: Renato Corsetti, itala lingvisto, esperantologo kaj interlingvisto, prezidanto de TEJO, UEA kaj IEF, akademiano (m. 2025)
- 1943: John Major, ĉefministro de Britio
- 1943: Vangelis, greka komponisto, kreinto de elektronika muziko kaj de filma muziko (m. 2022)
- 1945: Gábor Simon, rumania hungara flutisto, direktoro de hungara operejo de Kluĵo
- 1948: Kázmér Kurta, rumania hungara pentristo
- 1950: Mory Kanté, gvinea kantisto (m. 2020)
- 1953: Danny Elfman, usona komponisto kaj kantisto
- 1957: Christopher Lambert, usona aktoro
- 1963: Elle Macpherson, aŭstralia aktorino kaj fotomodelo
- 1964: Zsuzsanna Nagy, rumania hungara kuracistino
- 1964: Árpád Daradics, hungara pentristo kaj grafikisto
- 1965: Paraskevi Patoulidou, greka atletikistino
- 1968: Lucy Lawless, novzelanda aktorino
- 1974: Goro Christoph Kimura, japana lingvisto, redaktoro de simpozia lernolibro pri interlingvistiko, kontribuanto al omaĝaj libroj La arto labori kune kaj En la mondon venis nova lingvo
- 1979: Ferenc Jámbor, rumania hungara reklamgrafikisto
- 1984: Mohamed Bouazizi, tunizia vendisto, kies sinbruligo kaŭzis tunizian ribelon (m. 2011)
- -87: Wu Di, imperiestro de Ĉinio el dinastio Han (n. -156)
- 1058: Stefano la 9-a, papo, adepto de fraŭleco, murdita (n. 1020)
- 1519: Francesco la 2-a Gonzaga, itala kondotiero, markizo de Mantovo (n. 1466)
- 1612: István Szamosközy, hungara verkisto pri historio de Hungario (n. 1570)
- 1697: Nikolaus Bruhns, germana komponisto de la Nordgermana orgenskolo kaj orgen- kaj violon-virtuozo (n. 1665)
- 1772: Emmanuel Swedenborg, sveda sciencisto, teologo, filozofo, viziulo kaj mistikulo, interpretisto de Biblio, enestanta en la Indekso de malpermesitaj libroj (n. 1688)
- 1778: Charles Wesley, kunfondinto de Metodismo-movado (n. 1707)
- 1792: Gustavo la 3-a, reĝo de Svedio fondinta Svedan Akademion (n. 1746)
- 1794: Nicolas de Condorcet, franca filozofo, matematikisto kontribuinta al infinitezima kalkulo, politikisto kaj politologo, pioniro de feminismo de la unua ondo (n. 1743)
- 1803: Gottfried van Swieten, nederlanda diplomato kaj mecenato de komponistoj (n. 1733)
- 1822: Johann Wilhelm Häßler, germana komponisto kaj orgenisto (n. 1747)
- 1852: Sámuel Méhes, hungara instruisto, verkisto, akademiano (n. 1795)
- 1863: Józef Lompa, pola instruisto, poeto kaj publicisto, pioniro de la nacia renaskiĝo en Supra Silezio (n. 1797)
- 1870: Paul Émile Botta, franca arkeologo kaj konsulo en Aleksandrio, Mosulo kaj Tripolo, malkovrinta palacon de Sargon la 2-a (n. 1802)
- 1891: Georges Seurat, franca postimpresionisma pentristo (n. 1859)
- 1896: Leó Frankel, hungara komunista revoluciulo (n. 1844)
- 1903: Pista Dankó, hungara komponisto, violonisto (n. 1858)
- 1905: Pál Böhm, hungara pentristo, la unua majstro de László Paál (n. 1839)
- 1911: Alexandre Guilmant, franca orgenisto kaj komponisto (n. 1837)
- 1912: Robert Scott, brita esploristo de Antarkto (n. 1868)
- 1924: Charles Villiers Stanford, brita komponisto (n. 1852)
- 1932: Mihály László, hungara instruisto kaj verkisto okupiĝanta pri Bukovino, kunfondinto de Societo Petőfi (n. 1849)
- 1937: Karol Szymanowski, pola komponisto, pianisto, pedagogo, apartenanta al la grupo de komponistoj el Juna Pollando (n. 1882)
- 1939: Gerardo Machado, prezidento de Kubo konstruinta Kapitolon de Havano (n. 1871)
- 1945: Sándor Ferenczy, rumania hungara biologo (ornitologo) (n. 1901)
- 1950: József Gabriel, rumania hungara kaj germana presisto, publicisto, redaktoro (n. 1862)
- 1959: Barthélemy Boganda, unua ĉefministro de Centr-Afrika Respubliko (n. 1910)
- 1964: László Viski Balás, hungara pentristo kaj instruisto (n. 1909)
- 1970: Anna Louise Strong, usona ĵurnalistino (n. 1885)
- 1970: Lev Kuleŝov, soveta kinisto kaj kinteoriisto, kunfondinto de VGIK, Popola artisto de Sovetunio (n. 1899)
- 1975: Gerhard Kirchner, germana orgenkonstruisto (n. 1907)
- 1976: Lajos Dálnoki Veress, hungara general-kolonelo, verkisto, kontraŭkomunisto (n. 1889)
- 1977: Eugen Wüster, aŭstra industriisto, leksikografo, terminologo kaj esperantisto (n. 1898)
- 1982: Carl Orff, germana komponisto kaj dirigento, konata kiel muzikedukisto kaj aŭtoro de la verko Carmina Burana (n. 1895)
- 1992: Paul Henreid, aŭstra-usona aktoro kaj reĝisoro, konata de la filmo Amkanto (n. 1905)
- 1998: Stanisław Świstak, pola oficisto kaj esperantisto, prezidanto de PEA kaj organiza gvidanto de UK 1987 en Varsovio, estrarano de UEA pri informado kaj turismo (n. 1941)
- 2001: Helge Ingstad, norvega verkisto kaj esploristo, malkovrinto de vikinga setlejo L'Anse aux Meadows en Novlando (n. 1899)
- 2001: John Lewis, usona ĵaza pianisto kaj komponisto (n. 1920)
- 2002: Dániel Veress, hungara literaturhistoriisto, dramverkisto (n. 1929)
- 2012: Sándor Fodor, rumania hungara verkisto (n. 1927)
- 2013: Enzo Jannacci, itala kantaŭtoro, komponisto, ĵazpianisto, aktoro (n. 1935)
- 2016: Nil Gileviĉ, belorusa verkisto, poeto, politikisto kaj tradukisto en la belorusan lingvon de slavaj verkoj (n. 1931)
- 2016: Patty Duke, usona teatra, filma kaj televida aktorino (n. 1946)
- 2017: Aleksej Abrikosov, soveta, rusia Nobelpremiita fizikisto okupiĝinta pri fiziko de solidoj kaj kiamaniere magneta flukso trapenetras superkonduktantojn (n. 1928)
- 2019: Dieter Schlesak, rumanlanda germanlingva verkisto (n. 1934)
- 2020: Krzysztof Penderecki, pola komponisto, dirigento, muzikpedagogo kaj avangardisto (n. 1933)
- 2020: Hans Erasmus, nederlanda esperantisto (n. 1933)
- Romkatolika Eklezio: Stefano la 9-a, papo
- Respubliko Ĉinio: Tago de Revoluciaj Martiroj, ankaŭ Junula Tago
- Centr-Afrika Respubliko: Tago de Boganda
La 29-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- 29-a de marto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio 29-a de marto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- 29-a de marto en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj)
- 29-a de marto en Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)
- Kategorio 29-a de marto en la Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.