eo.wikipedia.org

Interlaken-Oberhasli (administra distrikto) - Vikipedio

  • ️Fri Jan 01 2010

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Administra distrikto
Interlaken-Oberhasli
Blazono de la administra distrikto Interlaken-Oberhasli
Aerbildo de Interlaken
Mapo de la administra distrikto Interlaken-Oberhasli
administrative district of the canton of Bern
Kantono Berno
Ĉefloko Interlaken
Geografia situo CH1903: 632746 / 170324 (mapo)46.6833337.866667Koordinatoj: 46° 41′ N, 7° 52′ O; CH1903: 632746 / 170324 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 49014  (2010-01-01)
Areo 1228,93 km²
Loĝantardenseco 39,9 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 0250

vdr

La administra distrikto Interlaken-Oberhasli estas administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 49014 loĝantojn la 1-an de januaro 2010. Ĝia ĉefurbo estas la komunumo Interlaken, kaj ĝi apartenas al la administra regiono Berna Oberlando.

La administra distrikto Interlaken-Oberhasli konsistas el la orienta parto de la Berna Oberlando, tio estas la regionoj de Interlaken, Jungfrau, Meiringen kaj la fontregiono de la rivero Aro ĝis la Aro-Glaĉeroj.

La nova administra distrikto Interlaken-Oberhasli estis kreita kadre de la reformo de la malcentra administracio de Kantono Berno kun efiko je la 1-a de januaro 2010 per kunigo de la iamaj distriktoj Interlaken kaj Oberhasli.

La administra distrikto Interlaken-Oberhasli konsistas (stato en 2010) el 29 komunumoj, el kiuj Unterseen laŭ nombro da loĝantaro estas la plej granda. Jen la listo: