Provincoj de Bulgario - Vikipedio
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekde la jaro 1999, la ŝtato Bulgario dividiĝas en 28 administrajn unuojn. Ili bulgare nomatas "области", oblasti; singulare "област", oblast. Tiu vorto de administra unuo, kutima ankaŭ en la ŝtata divido de Rusio, Belorusio, Ukrainio kaj Kirgizio, priskribiĝas en la paĝo "oblast". Ne jam regas unueco, kiel traduki la vorton al ne-slavaj lingvoj - eĉ en vikipedio ekzemple en la angla lingvo la unuoj de Bulgario jen nomatas "province" en artikolaj titoloj, kaj "district" en kategorionomoj de la vikimedia komunejo, sed baze ili angle nomatas oblast. Provizore, sekve de la lingvouzo pri Rusio, transprenita ankaŭ al Ukrainio, en la esperantlingvaj artikoloj uziĝas la traduko "provinco".
La "oblast"oj de la jaro 1999 pli-malpli korespondas al la 28 "okrug"oj (distriktoj) kiuj en Bulgario ekzistis antaŭ la jaro 1987. Inter la jaroj 1987 kaj 1999, laŭ iniciato de la komunista administrado de la tiama ŝtatestro Todor Ĵivkov, la "okrug"oj estis kunigitaj al naŭ pli larĝaj "oblast"oj (pri tio legu sube), sed en 1999 denove disigitaj.
Ĉiu "oblast"o estas nomata laŭ la urbo de sia centra administrejo. Speciala kazo estas la nacia ĉefurbo: la urbo Sofio konsistigas urban provincon, kaj la ĉirkaŭaĵo norde, oriente kaj sude de la urbo aldone konsistigas Sofian Provincon nomata laŭ la proksima nacia ĉefurbo, kvankam la urbo Sofio - kie situas la administrejo de la Sofia Provinco - ne estas parto de la teritorio de tiu provinco.
La provincoj plue dividiĝas en sume 260 komunumojn ("община", obŝtina).
provinco | loĝantaro (2005) | kresko de loĝantaro (2004/2005) | areo (km²) | loĝdenso (/km²) | komunumoj |
---|---|---|---|---|---|
Blagoevgrad | 334,907 | -0.8% | 6,478 | 51.70 | 14 |
Burgas | 418,925 | -0.2% | 7,618 | 55.00 | 13 |
Dobriĉ | 206,893 | -0.8% | 4,700 | 44.02 | 8 |
Gabrovo | 135,780 | -1.2% | 2,053 | 66.96 | 4 |
Ĥaskovo | 268,335 | -0.7% | 4,033 | 66.53 | 11 |
Jambol | 147,906 | -1.1% | 4,209 | 35.14 | 5 |
Karĝali | 159,878 | -0.7% | 4,032 | 39.65 | 6 |
Kjustendil | 154,468 | -1.2% | 3,027 | 51.03 | 9 |
Loveĉ | 159,214 | -1.3% | 4,134 | 38.99 | 8 |
Montana | 166,775 | -2.0% | 3,595 | 47.35 | 11 |
Pazarĝik | 300,092 | -1.0% | 4,393 | 68.31 | 11 |
Pernik | 142,251 | -1.3% | 2,377 | 59.84 | 6 |
Pleven | 305,025 | -1.5% | 4,216 | 73.64 | 11 |
Plovdiv | 707,570 | -0.2% | 5,973 | 118 | 18 |
Razgrad | 140,743 | -1.0% | 2,648 | 53.15 | 7 |
Ruse | 256,835 | -0.7% | 2,616 | 99.07 | 8 |
Silistra | 135,701 | -1.3% | 2,862 | 47.41 | 7 |
Sliven | 211,005 | -1.0% | 3,646 | 47.41 | 4 |
Smoljan | 133,015 | -1.5% | 3,532 | 37.66 | 10 |
urbo Sofio | 1,231,622 | +1.0% | 1,349 | 913 | 24 |
Sofia provinco | 262,032 | -1.1% | 7,277 | 36.01 | 22 |
Stara Zagora | 362,090 | -0.5% | 4,959 | 73.02 | 11 |
Ŝumen | 199,577 | -0.6% | 3,365 | 59.31 | 10 |
Targoviŝte | 136,806 | -1.0% | 2,735 | 50.02 | 5 |
Varna | 457,922 | -0.1% | 3,819 | 120 | 12 |
Veliko Tarnovo | 283,599 | -0.5% | 4,684 | 60.99 | 10 |
Vidin | 117,809 | -2.0% | 3,071 | 39.11 | 11 |
Vraca | 209,124 | -1.7% | 4,098 | 51.89 | 10 |
La kodoj de normo NUTS atribuiĝis laŭ administra ordigo de la Eŭropa Unio, aparte de la institucio Eurostat: (vidu sube pri la normo ISO 3166-2)
![](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/71/NUTS_BG.svg/500px-NUTS_BG.svg.png)
la aktualaj NUTS-kodoj de la administraj unuoj (laŭ stato de 2012)
kodo | administra unuo |
---|---|
BG413 | ![]() |
BG341 | ![]() |
BG332 | ![]() |
BG322 | ![]() |
BG422 | ![]() |
BG343 | ![]() |
BG425 | ![]() |
BG415 | ![]() |
BG315 | ![]() |
BG312 | ![]() |
BG423 | ![]() |
BG414 | ![]() |
BG314 | ![]() |
BG421 | ![]() |
BG324 | ![]() |
BG323 | ![]() |
BG325 | ![]() |
BG342 | ![]() |
BG424 | ![]() |
BG411 | urbo ![]() |
BG412 | ![]() |
BG344 | ![]() |
BG333 | ![]() |
BG334 | ![]() |
BG331 | ![]() |
BG321 | ![]() |
BG311 | ![]() |
BG313 | ![]() |
La naŭ grandaj "oblast"oj, kiuj ekzistis inter la jaroj 1987 kaj 1999 (vidu supre), listiĝas ĉi-sube - dekstre indikiĝas la 28 "okrug"oj de antaŭ 1987 respektive la 28 "oblast"oj de la nuna divido ekde la jaro 1999:
En 1987, la ĝistiame ekzistantaj 28 okrugoj estis transformitaj en 9 grandaj oblastoj. En 1999, la malnovaj okrugoj estis reenmetitaj, sed la nomo "oblast" restis. La 9 grandaj oblastoj estis listitaj sube, kun la antaŭ 1987aj okrugoj post 1999aj oblastoj enhavataj.
![](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1b/Oblasti_1987-1998_EO.png/420px-Oblasti_1987-1998_EO.png)
1987-1999 "oblast"o |
nunaj teritorioj |
---|---|
Burgas | Burgas, Sliven, Jambol |
Ĥaskovo | Ĥaskovo, Karĝali, Stara Zagora |
Loveĉ | Gabrovo, Loveĉ, Pleven, Veliko Tarnovo |
Montana | Montana, Vidin, Vraca |
Plovdiv | Pazarĝik, Plovdiv, Smoljan |
Razgrad | Razgrad, Ruse, Silistra, Targoviŝte |
urbo Sofio | urbo Sofio |
Sofia | Blagoevgrad, Kjustendil, Pernik, Sofia provinco |
Varna | Dobriĉ, Ŝumen, Varna |
- ISO 3166-2:BG, kodoj el 28 sinsekvaj nombroj de la normo ISO 3166-2, evidente malsamaj al la NUTS3-kodoj de la Eŭropa Unio
- Kategorio Provincoj de Bulgario en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)