Aix-en-Provence - Vikipedio
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aix-en-Provence · Ais de Provença | |||
---|---|---|---|
![]() Urbodomo kun horloĝa turo | |||
komunumo en Francio urbego ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | ![]() | ||
Departemento | ![]() | ||
Arondismento | Aix-en-Provence | ||
Kantono | Ĉefurbo de 3 kantonoj | ||
| |||
INSEE kodo | 13001 [+] | ||
Poŝtkodo | 13100 aŭ 13090 | ||
Kodo laŭ INSEE | 13001 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | s-ino Maryse Joissains-Masini jam ekde 2001, same en 2020-2026 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 140 100 (2005) | ||
Loĝdenso | 753 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 32′ N, 5° 27′ O (mapo)43.5277777777785.4455555555556Koordinatoj: 43° 32′ N, 5° 27′ O (mapo) | ||
Alto | De 73 al 501 m | ||
Areo | 50,81 km² | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Aix-en-Provence, jen france (ĝis 1931 nur Aix okcitane Ais de Provença aŭ esperante Aikso Provenca, estas franca komunumo lokita en la departemento Bouches-du-Rhône kaj en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura. Ĝi estas ĉefurbo de tri kantonoj.
Ĝi situas norde kaj proksime de Marsejlo kaj havas mezan alton super maro de 173 metroj, areon de 186,08 km² kaj loĝantaron de 140.100 en 2005.

Aikso Provenca kuŝas 30 km norde de Marsejlo kaj okcidente de la monto Sankta-Venko. Aiksa komunumo estas unu el la plej vasta en Francio kaj enhavas pluraj vilaĝoj, ekz. Les Milles, Luynes, Palette, Le Tholonet, Puyricard, Coutheron.
Aikso estis fondita en -123 de la roma konsulo Sextius Calvinus, kiu nomis ĝin laŭ sia nomo Aquae Sextiae (akvoj de Sextius).
- Cours Mirabeau, ĉefa strato kun la statuo de la reĝo René supre kaj la fonteno La Rotonde malsupre.
- Preĝejo Saint-Jean-de-Malte en kvartalo Mirabeau
- Muzeo Granet kie okazis en 2006 monda ekspozicio pri Paul Cézanne.
- Katedralo Saint-Sauveur
- Vasarely fondaĵo pri la fama hungardevena artisto Victor Vasarely
- kaj pluraj fontanoj.
En Aikso Provenca naskiĝis Paul Cézanne. Liaj plej famaj pentraĵoj reprezentas la Sanktan-Venkon.
- Bath (Britio)
- Kartago (Tunizio)
- Coimbra (Portugalio)
- Granada (Hispanio)
- Peruĝo (itale Perugia, france Perusa, Italio)
- Tübingen (Germanio)
- Aŝkelon (Israelo)
- Bâton Rouge (Usono)
- Coral Gables, antaŭurbo tuj sude de Miami, Usono ekde 1996
- Granado, Hispanio ekde 1978
- Oujda, Maroko ekde 1997
- Filadelfio, Usono ekde 1998
- Makao, Ĉinio
- Aix-en-Provence en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Aix-en-Provence en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)