Aktiva galaksio - Vikipedio
- ️Fri Sep 18 2009

En astronomio aktiva galaksio estas galaksio en kiu estas Aktiva Galaksia Nukleo (aŭ AGN). Tiu nukleo (aŭ kerno) estas kompakta regiono en la centro de la galaksio, kiu forte radias en la tutaĵo de la elektromagneta spektro (de radioondoj ĝis gama-radiadoj). Oni hipotezas, ke la radiadoj de la AGN estas ŝuldata al akrecio ĉirkaŭ pezega nigra truo.
La nukleoj de aktiva galaksio estas la plej brilaj objektoj en la universo kaj foje utilas kiel rimedo por detekti malproksimajn objektojn.
La aktivaj galaksioj ofte elĵetas ŝprucojn da materio en kontraŭajn direktojn. Tiaj ŝprucoj estas asociataj al la akreciaj diskoj. Illi estas kromaj fontoj da radiadoj.
Eksteraj ligiloj
- Kategorio Aktiva galaksio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Modelo por la aktivaj galaksioj Arkivigite je 2009-09-18 per la retarkivo Wayback Machine france
- Aktivaj galaksioj kaj kvazaroj angle
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri astronomio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |