Distrikto Al Ĝufra - Vikipedio
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Al Ĝufra)
Distrikto Al Ĝufra | |
---|---|
Distrikto | |
![]() | |
district of Libya [+] | |
Lando | Libio |
Ĉefurbo | Hun |
- koordinatoj | 28° N, 17° O (mapo)2817Koordinatoj: 28° N, 17° O (mapo) |
Akvokolektejo | 117 410 km² (11 741 000 ha) [+] |
Areo | 117 410 km² (11 741 000 ha) [+] |
ISO 3166-2 | LY-JU |
![]() |
|
Distrikto Al Ĝufra | |
Al Ĝufra (arabe الجفرة الأخضر, latinliterigo laŭ DMG al-Ǧufra) estas distrikto de Libio, en la centro de la lando. La ĉefurbo de Al Ĝufra estas Hun.
La distrikto situas en la montara, malmarborda parto de Libio. En la tuta teritorio de Al Ĝufra en 2003 vivis 45 117 loĝantoj. La areo estas parto de la historia provincego Fezano.
La distrikto Al Ĝufra limas al la sekvaj distriktoj:
- Sirto - norde
- Al Ŭahat - nordoriente
- Al Kufra - sudoriente
- Murzuk - sude
- Sabha - sudokcidente
- Uedo Aŝ Ŝati - okcidente
- Al Ĝabal Al Garbi - nordokcidente

Kadre de la administra reformo de la jaro 2007 la limoj al la najbaraj distriktoj estis ŝanĝitaj, kaj sekve pligrandiĝis la suma distrikta areo.