eo.wikipedia.org

Allier - Vikipedio

  • ️Mon Sep 25 2017

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Allier
Insigno de Allier
Situo de Allier
Map
departemento de Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj
Numero 03
Prefektejo Moulins
Subprefektejoj Montluçon
Vichy
Prezidanto de la
departementa konsilio
Claude Riboulet (UDI, ekde 2017,[1]
reelektita en 2021)
Prefekto Valérie Hatsch (ekde marto 2022)
Statistikaĵoj
Loĝantaro 334 715 (2022)
Areo 7 340 km²
Loĝdenso 46 /km²
Subdividoj
Arondismentoj 3
Kantonoj 19
Komunumaroj 11
Komunumoj 317

vdr

Allier [alje] estas departemento la plej norde situanta el la departementoj de la franca regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj. Ĝi proksimume egalas la malnovfrancan provincon Bourbonnais. Ĝi etendiĝas sur surfaco de 7 340 km2 kaj havas 343 431 loĝantojn. Ĝi ŝuldas sian nomon al rivero Allier, kiu trairas ĝin. La ĉefurbo estas Moulins. La departemento enhavas 317 komunumojn.

La suda parto de la departemento troviĝas sur la lastaj deklivoj de la Centra Montaro, kaj la norda parto konsistas el larĝaj valoj kaj fruktodonaj ebenaĵoj.

Ekonomio baziĝas sur agrikulturo, kiu estas pli produktiva en tiu ĉi departemento ol en la ceteraj de la regiono, pro pli bonkvalitaj terenoj kaj pli milda klimato. Bredado (bovedoj, porkedoj) kaj kultivado de cerealoj estas la plej gravaj aktivecoj de tiu agrikulturo. Ekzistas ankaŭ industria vivo, sed malgrandskale: mekanikaj aŭ elektraj konstruadoj.

Kelkaj vidindaĵoj: Moulins kaj ĝia katedralo, la malnova industria urbo Montluçon, la fama ban-urbo Vichy, kaj la lagoj kaj arbaroj de la regioneto Combrailles.

La departemento dividiĝas al tri arondismentoj:

v  d  r

 Francio
13
regionoj
ekde la
1-a de januaro 2016
22 eksaj
regionoj
ĝis la
31-a de decembro 2015
  1.  FR-A Alzaco
  2.  FR-B Akvitanio
  3.  FR-C Aŭvernjo
  4.  FR-P Malsupra Normandio
  5.  FR-D Burgonjo
  6.  FR-E Bretonio
  7.  FR-F Centro-Valo de Luaro
  8.  FR-G Ĉampanjo-Ardenoj
  9.  FR-H Korsiko
  10.  FR-I Franĉkonteo
  11.  FR-Q Supra Normandio
  12.  FR-J Francilio
  13.  FR-K Langvedoko-Rusiljono
  14.  FR-L Limoĝio
  15.  FR-M Loreno
  16.  FR-N Sudo-Pireneoj
  17.  FR-O Nordo-Kaleza Markolo
  18.  FR-R Luarlandoj
  19.  FR-S Pikardio
  20.  FR-T Puatuo-Ĉarentoj
  21.  FR-U Provenco-Alpoj-Bordo Lazura
  22.  FR-V Rodano-Alpoj
96
departementoj
kolektivoj kun
speciala statuto
5 transmaraj
departementoj kaj regionoj
8 transmaraj
kolektivoj