 | „ Reaperis vojmontra verko : Per tiu ĉi verko Drezen forlasis, eble kiel la unua, la tradicion de nuraj, ofte senkoloraj priskriboj de la historio de Esperanto haste verkitaj por aktualaj bezonoj de la propagando, klopodante analizi la estiĝon kaj evoluon de la movado antaŭ la fono de la sociaj kondiĉoj, en kiu ĝi naskiĝis kaj venke sin levis al ĉiuj konkurantoj. Estas tre salutinde, ke fine aperis fotorepreso de tiu grava, vojmontra verko. La aliro de la aŭtoro ebligas al ni pli bone kompreni la tiutempajn agantojn kiel infanojn de ilia epoko. Kvankam Drezen konstante emas vidi paralelojn inter la lukto de la burĝa Esperanto-movado kaj la kontraŭdiroj interne de la socialisma socio, volante pruvi ke ambaŭ iĝos viktimoj de neevitebla historia progreso, li plene agnoskas la valoron, kiun havis, por la vivigo kaj enpenetro de la lingvo en la socion, la nebula "interna ideo" de la Esperantistaj "amasoj" kaj la organiza talento de la francaj "oligarkoj". Tamen, kelkfoje sin trudas la impreso, ke Drezen ne entreprenis tian profundan studon de fontoj, kiu ne nur ne kontraŭdiras lian preferon al teoria analizo, sed devis esti ĝia bazo kaj konstanta akompanaĵo. Ke li grandparte dependis de sekundaraj verkoj de burĝaj aŭtoroj, sekve reflektiĝas en la tem-elekto de lia verko : ekzemple, en la eble iom eksterproporcia spaco dediĉita al Hachette, Deligitaro, Ido kaj en la relative ŝparema prezento de la movado ekster Parizo. Drezen ŝajne ne sufiĉe konsideris aliajn faktorojn kaj evoluojn (ankaŭ ekstereŭropajn), al kiuj ŝuldiĝas la sukcesoj de Esperanto almenaŭ same kiel al la fruktodona rivaleco de la parizaj gvidantoj aŭ al la kontraŭreforma kolektivismo de la "inerta amaso" de Esperantistoj. Decis atendi ĝuste de Drezen pli detalan analizon de la rusaj idealistoj : Ĉu efektive li nur "dorlotis" la lingvon, trovis en ĝi "certan ripozon" kaj praktikis socie negravan idealismon, dum la francoj manipulis la Majstro-kulton kaj internan ideon por gardi sian monopolon kaj kontentigi sian "profit-avidon"? Tie ĉi Drezen inklinas konstrui troan kontraston inter la rusa kaj franca periodoj, evidente por konformigi ĝin al sia determinisma rigardo de la historio: Dum la tuta paso de la mondhistorio estis ĉiam nur du vojoj libere elektotaj - ĉu antaŭen, ĉu malantaŭen. Nek halton, nek flankiron la historio provas pravigi. Kun tio akordigi la originon de la skismo en la laborista movado, prezentis al Drezen kelkan penon. Preter ĉiuj rezervoj kontraŭ la ideoj de Lanti necesas levi la demandon, kial SEU, la soveta unuiĝo, favoris supertendencan SAT kaj toleris sennaciismon en 1923 kaj ne plu en 1930/31. Tiurilate la aŭtoro ne restas fidela al sia promeso analizi tiujn ideojn kaj fortojn, kiuj "dum certaj periodoj regis kaj antaŭen-puŝis" la movadon. Konklude, Drezen esprimis grandan fidon je la movado en Soveta Unio. Li estis konvinkita ke la estonta sukceso de Esperanto en monda skalo estas plej forte ligita kun la progresoj en Soveta Unio, ke de tie venos impulsoj por fari el la lingvo "apartenaĵon kulturan de ĉiuj modernaj akceloj kaj de vastaj homamasoj". Kiam ni relegas tiun optimisman profetaĵon kaj samtempe memoras la sorton de Drezen, nin preme okupas la penso pri unu granda tragedio. ” | — junio 1973, Ulrich Lins, Esperanto, 810 (6), p. 108 |
|