eo.wikipedia.org

Antemio - Vikipedio

  • ️Wed Jan 01 0420

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Antemio
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 420
en Konstantinopolo
Morto 11-an de julio 472 (52-jaraĝa)
en Romo
Mortis pro Hommortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Senkapigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Bizanca imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Marcia Euphemia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Marcian (en) Traduki, Procopius Anthemius (en) Traduki, Alypia (en) Traduki, Anthemiolus (en) Traduki, Romulus (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
militisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Postenoj
Postenoj imperiestro de la Okcidenta Romio (467 (Gregoria)–472 (Gregoria))
senatano en la Antikva Romo
konsulo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj

vdr

Antemio (latine Flavius Procopius Anthemius) estis romia imperiestro ekde 467 ĝis 472. Lia kandidateco estis proponita de Leo la 1-a (imperiestro de Orienta imperio). Antemio estis, probable, la lasta memstara imperiestro, kiu provis regajni perditajn provincojn al Romio. Tamen sia grandaj kampanjoj (kontraŭ vandaloj kaj visigotoj) fiaskis. Antemio kverelis kontraŭ potenca militestro Ricimero kaj estis mortigita de li.

Antemio naskiĝis en Konstantinopolo ĉirkaŭ 420. Sia patro estis Prokopio (magister militum de Oriento en 420 - 424). En junaĝo Antemio studis en Ateno ĉe filozofo Proklo. En 453 Antemio edziĝis al Marcia Eŭfemia (la filino de la bizanca imperiestro Marciano). Post edziĝo li ricevis la titolon comeso (Ĉefa Militestro) de Trakio. En 454 li ricevis ankaŭ titolojn patricio kaj magister militum de Oriento. En 455 Antemio iĝis konsulo kune kun Valentiniano la 3-a. Post la morto de Marciano, Leo la 1-a iĝis imperiestro kaj Antemio servis al Leo kiel magister militum, sia ĉeftasko estis defendo de imperiaj limoj. Ĉirkaŭ 460 li venkis ostrogotojn en Ilirio kaj en 466 li frakasis hunojn kiu transiris Danubon.

Post la morto de Libio Severo en 465, oni ne havis la imperiestron en Okcident-Romia imperio. La reĝo de vandaloj Genseriko proponis la kandidatecon de Olibrio kiu estis edziĝinta al la filino de Valentiniano la 3-a. Tio plaĉis nek al Leo nek al Ricimero (kiu fakte reĝis en Italia). Por eviti la surtroniĝon de Olibrio, Leo konvenciis kun Ricimero kaj sendis Antemion kun la forta armeo en Italion. La 12-an de aprilo 467 Antemio estis proklamita romia imperiestro proksime al Romio.

Dum la reĝado de Antemio, rilatoj de Orienta kaj Okcidenta imperioj estis tre bonaj. La unio de du imperioj estis kunfiksita per la edzeco de Markiano (filio de Antemio) kaj Leontia (filino de Leo). Krom tio, Alipia (la filino de Antemio) edziniĝis al Ricimero.

En 468 Leo kaj Antemio organizis grandan operacon kontraŭ vandaloj. La militestro de la operacon estis Vasilisko (frato de Verina - edzino de Leo). Oni kunvenis grandan floton kiu devis transporti armeon en Afriko. Sed la plano fiaskis kaj Antemio devis rifuzi provon regajni africajn provincojn.

En Gaŭlio, la reĝo de visigotoj Eŭriko okupis la granda parto de provincoj. En 469 Antemio kreis union kun britoj de Armoriko por ataki visigotojn, sed britoj estis venkita antaŭ aliro de romia armeo. Poste la armeo de Antemiolo (filo de Antemio) estis frakasita per visigotoj.

Malgraŭ la edzeco de Ricimero kaj filino de Antemio, rilatoj de Antemio kaj Ricimero estis malbonaj. En 472 Ricimero proklamis Olibrion imperiestro kaj komencis militon. Li sieĝis Antemion en Romo kaj la 11-a de julio 472 Antemio estis mortigita.

  • Morris, John; Arnold Hugh Martin Jones kaj John Robert Martindale (1992). The Prosopography of the Later Roman Empire. Cambridge University Press. p. 697. ISBN 0-521-07233-6.

v  d  r

Romiaj imperiestroj
Principato
(27 a.K – 235)

Aŭgusto • Tiberio • Kaligulo • Klaŭdio • Nerono • Galbo • Oto • Vitelio • Vespaziano • Tito • Domiciano • Nerva • Trajano • Hadriano • Antonino Pia • Marko Aŭrelio (kun Lucio Vero) • Komodo • Pertinakso • Didio Juliano • Septimo Severo • Karakalo • Geta • Makrino (kun Diadumeniano) • Elagabalo • Aleksandro Severo

Krizo de la 3-a jarcento
(235-284)
Dominato
(284-395)
Okcident-Romia Imperio
(395-476)
Bizanca imperio
(395-1204)

Flavio Arkadio • Teodozio la 2-a • Marciano • Leo la 1-a • Leo la 2-a • Zenono la 1-a • Basilisko • Anastazio la 1-a • Justino la 1-a • Justiniano la 1-a • Justino la 2-a • Tiberio la 2-a Konstantina • Maŭrico la 1-a • Focas • Heraklio • Konstanteno la 3-a • Heraklonas • Konstanto la 2-a • Konstanteno la 4-a • Justiniano la 2-a • Leontio la 2-a • Tiberio la 3-a • Filipiko • Anastazio la 2-a • Teodosio la 3-a • Leono la 3-a • Konstanteno la 5-a • Artabasdo • Leono la 4-a • Konstanteno la 6-a • Ireno • Nikeforo la 1-a • Staurakio • Mikaelo la 1-a • Leono la 5-a la Armena • Mikaelo la 2-a • Teofilo la 2-a • Mikaelo la 3-a • Bazilo la 1-a • Leo la 6-a • Aleksandro la 3-a • Konstanteno la 7-a • Romano la 1-a • Romano la 2-a • Nikeforo la 2-a • Johano la 1-a • Basilo la 2-a kaj Konstanteno la 8-a • Zoe kun Romano la 3-a tiam Mikaelo la 4-a tiam Mikaelo la 5-a tiam Konstanteno la 9-a • Teodora • Mikaelo la 6-a • Isaako la 1-a Komnena • Konstanteno la 10-a • Romano la 4-a • Mikaelo la 7-a • Nikeforo la 3-a • Aleksio la 1-a • Johano la 2-a Komneno • Manuelo la 1-a Komneno • Aleksio la 2-a • Androniko la 1-a • Isaako la 2-a Angelo • Aleksio la 3-a • Aleksio la 4-a • Aleksio la 5-a

Nicea imperio
(1204-1261)
Bizanca imperio
(1261-1453)