Arabia medikago - Vikipedio
El Vikipedio, la libera enciklopedio
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Medicago arabica (L.)Huds. | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Arabia medikago estas planto de la genro medikago (Medicago), kiu venas el mediteranea baseno.
Estas unujara herbo sufiĉe malgranda, printempe kreskanta.
La folioj konsistas el tri korformaj, ĉepinte dentorandaj folieroj, kun malhela makulo en la mezo.
La floroj estas flavaj, triopaj au kvaropaj ĉe la fino de flortigeto, naskiĝintaj el la akselo de la folioj.
La fruktoj estas spiralaj, dornohavaj guŝoj.
Ĝi estas furaĝa planto kaj verda sterko.
- Arabia medikago en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Arabia medikago en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Arabia medikago en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)