Arno Lagrange - Vikipedio
- ️Wed Sep 25 2024
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arno Lagrange | |
---|---|
![]() Arno Lagrange en majo 2007 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-a de septembro 1956 en ![]() |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | franco |
Ŝtataneco | Francio ![]() |
Familio | |
Patro | Georges Lagrange ![]() |
Patrino | Erika Lagrange ![]() |
Frat(in)oj | Bernard Lagrange kaj Patrick Lagrange ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ![]() |
Esperanto | |
Aliaj aktivaĵoj | aktiva en EKC en Tuluzo Esperanto-aktoro |
Denaska esperantisto | Jes |
Arno Raymond LAGRANGE naskiĝis je la 1-a de septembro 1956 en Saint-Brice-sous-Forêt, ĉirkaŭurbo de Parizo kiel filo de Georges Lagrange kaj Erika Frieß kaj frato de Patrick Lagrange. Li ricevis la duan antaŭnomon "Raymond" honore al Raymond Schwartz, gvidinto de la kabaredo Tri koboldoj kie liaj gepatroj interkonatiĝis. Li estas denaska esperantisto, konata kiel teatra aktoro, tradukisto, enscenigisto, scenteĥnikisto kaj longjara administranto de Vikipedio en Esperanto. Li laboris interalie en jenaj teatraj ensembloj: Teatro Esperanto de Parizo (TESPA), La Krizalido, Kallima, Théâtre de l'Epicéa, Teatra Trupo de Tuluzo. En 2024 li ekprezentadis en diversaj renkontiĝoj la "Ŝaknovelon" kiun li adaptis por la teatro laŭ Stefan Zweig.
Loĝinte en Sainte-Apollonie kaj Tarabel ankaŭ situanta en Lauragais li loĝis ĝis februaro 2013 en Bellegarde-du-Razès, aktiva en Esperanto-Kultur-Centro en Tuluzo, en kies kadro li rolis kiel kunorganizanto de KAFE. Li aktivis kiel Vikipediisto ĝis tiu sama dato. La 17an de februaro 2013 li afiŝis al sia fotaro foton de la "lasta tago da libero"[1] kaj ekde tiam ne plu aktivas ĉe la Esperanta Vikipedio.[2]
- ↑ Vidu kopion arĥivitan de la originalo
- ↑ Specialaĵo:Kontribuoj/ArnoLagrange Kontribuoj de uzanto ArnoLagrange - Vikipedio
- Kategorio Arno Lagrange en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Persona retejo (laste ĝisdatigita en 2007)
- Teatra aktivado (laste ĝisdatigita en 2024)
- Fotaro
- Neciklopedio
- BET-59: Konatiĝu kun Arno Lagrange, artikolo en La Ondo de Esperanto aperinta 2024-09-25 (esperante)