eo.wikipedia.org

Arthur James Balfour - Vikipedio

  • ️Tue Jul 25 1848

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arthur James Balfour
Persona informo
Arthur Balfour
Naskiĝo 25-an de julio 1848
en Whittingehame, Skotlando,  Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922)
Morto 19-an de marto 1930 (81-jaraĝa)
en Woking, Anglio
Tombo Parish Church, Whittingehame (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Presbiterianismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) (1927–)
Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) (–1927) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Trinity College
Eton College Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Konservativa Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Arthur James Balfour
Familio
Patro James Maitland Balfour (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Lady Blanche Gascoyne-Cecil (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Eleanor Mildred Sidgwick (en) Traduki, Gerald Balfour, Evelyn Strutt, Baroness Rayleigh of Terling Place (en) Traduki, Alice Blanche Balfour (en) Traduki, Eustace Balfour (en) Traduki kaj Francis Maitland Balfour (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo politikisto
verkisto
filozofo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Londono vd
Postenoj
Postenoj Lord President of the Council (en) Traduki (1925–1929)
ano de Ĉambro de Lordoj (1922–1930)
member of the 31st Parliament of the United Kingdom (en) Traduki (1918–1922)
Secretary of State for Foreign and Commonwealth Affairs (en) Traduki (1916–1919)
First Lord of the Admiralty (en) Traduki (1915–1916)
member of the 30th Parliament of the United Kingdom (en) Traduki (1910–1918)
member of the 29th Parliament of the United Kingdom (en) Traduki (1910–1910)
Opoziciestro de Britio (1906–1911)
member of the 28th Parliament of the United Kingdom (en) Traduki (1906–1910)
Opoziciestro de Britio (1905–1906)
Britia ĉefministro (1902–1905)
Leader of the Conservative Party (en) Traduki (1902–1911)
Lord Privy Seal (en) Traduki (1902–1903)
member of the 27th Parliament of the United Kingdom (en) Traduki (1900–1906)
member of the 26th Parliament of the United Kingdom (en) Traduki (1895–1900)
Leader of the House of Commons (en) Traduki (1895–1905)
Opoziciestro de Britio (1892–1895)
member of the 25th Parliament of the United Kingdom (en) Traduki (1892–1895)
Leader of the House of Commons (en) Traduki (1891–1892)
Member of the Privy Council of Ireland (en) Traduki (1887–)
Chief Secretary for Ireland (en) Traduki (1887–1891)
Sekretario de Ŝtato pri Skotlando (1886–1887)
member of the 24th Parliament of the United Kingdom (en) Traduki (1886–1892)
member of the 23rd Parliament of the United Kingdom (en) Traduki (1885–1886)
konsiliano de la Privata Konsilio de Britio (1885–)
member of the 22nd Parliament of the United Kingdom (en) Traduki (1880–1885)
member of the 21st Parliament of the United Kingdom (en) Traduki (1874–1880) Redakti la valoron en Wikidata vd
Honorigoj
Honorigoj vd
Membrecoj
Membrecoj Reĝa Societo de Londono (1888–)
Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj

vdr

Arthur Balfour pentrita de Lawrence Alma-Tadema.

Arthur James BALFOUR, unua grafo de Balfour, , BMO (25a de julio 1848 - 19a de marto 1930) estis brita politikisto kaj ŝtatestro kiu iĝis la tridektria ĉefministro de la Unuiĝinta Reĝlando.

Naskiĝinta en Skotlando kaj edukita kiel filozofo, Balfour eniris la unuan fojon en la Ĉambro de Komunuloj en la balotado de 1874. Konsiderita kvazaŭ diletanto (tio estas, praktikanta sciencon aŭ arton sen havi sufiĉan kapablon aŭ konon), li atingis elstarecon kiel Sekretario de Irlando de 1887 al 1891. En tiu posteno, li estis aŭtoro de la Leĝo de Porĉiamaj Krimoj (1887), aŭ Leĝo de Bridado, kiu aspiris eviti la bojkotadon, timigon kaj kontraŭleĝan kunvenrajton en Irlando dum la Milito de la Tero.

Balfour sukcedis sian onklon, Lord Salisbury, kiel estro de la partio tory kaj ĉefministro en julio de 1902 (estis la estro de la konservativuloj en la Ĉambro de Komunuloj ekde 1891). Dum lia posteno kiel ĉefministro, okazis aferoj kiel la Kora Entento, sed lia partio dividiĝis pro la reformo de la tarifoj kaj en decembro de 1905 li lasis la povon al la liberaluloj. Li pluis kiel estro de la opozicio dum la krizo de la Parlamenta Leĝo kaj de la Popola Buĝeto de la registaro de Lloyd George, sed kiam li malsukcesis atingi la venkon en la du balotoj okazintaj en 1910 li finfine rezignis kiel estro en novembro de 1911.

Li revenis al la registaro kiel Unua Lordo de la Admiralitato en la registara koalicio de 1915, kaj poste estis Ministro de Eksteraj Aferoj de 1916 al 1919. En tiu posteno li estis konata internacie ĉar donis sian nomon al la Balfour-deklaro pere de kiu la brita registaro apogis en 1917 la cionismajn aspirojn por kreado de «nacia hejmlando» juda en Palestino.