Augustin-Pyrame de Candolle - Vikipedio
- ️Wed Feb 04 1778
Ĉi tiu artikolo temas pri Augustin-Pyrame de Candolle. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Candolle.
Augustin-Pyrame de Candolle | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de februaro 1778 en Ĝenevo, Respubliko de Ĝenevo |
Morto | 9-an de septembro 1841 (63-jaraĝa) en Ĝenevo |
Tombo | Cemetery of Kings (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Svislando (1815–) Respubliko de Ĝenevo (1813–1815) Francio (1798–1813) Respubliko de Ĝenevo (–1798) ![]() |
Alma mater | Collège Calvin (1794–) Universitato de Ĝenevo Universitato de Parizo ![]() |
Subskribo ![]() | |
Memorigilo ![]() | |
Familio | |
Edz(in)o | Fanny Torros (en) ![]() ![]() |
Infano | Alphonse Pyramus de Candolle ![]() |
Okupo | |
Okupo | botanikisto zoologo profesoro natursciencisto ![]() |
Verkoj | De Candolle system Plantarum historia succulentarum Conservatory and Botanical Garden of the City of Geneva Théorie élémentaire de la botanique |

Augustin-Pyrame de Candolle, ankaŭ Augustin-Pyramus de Candolle (naskiĝis la 4-an de februaro 1778 en Ĝenevo - mortis la 9-an de septembro 1841 samloke) estis svislanda botanikisto kaj natursciencisto. Lia oficiala botanikista aŭtora mallongigo estas „DC.“.
Biografio
Li studis medicinon en Parizo ĝis 1804, poste studis biologion ĉe Georges Cuvier kaj Jean-Baptiste Lamarck kaj gvidis laborojn por ili. Li transprenis en 1808 katedron pri botaniko en la Naturscienca Fakultato de Montpellier, kie li gvidis la Botanikan Ĝardenon. Li revenis en Ĝenevon en 1816 kie li havis katedron ĝis 1834 pri botaniko kaj zoologio en la Ĝeneva Universitato. Li fondis en 1817 la unuan botanikan ĝardenon en Ĝenevo (Jardin botanique des Bastions). Li estis rektoro de la Ĝeneva Universitato (1830-32). Li estis membro de la Ĝeneva Kantona parlamento (1816-41).
Verkoj
- Histoire des plantes grasses (1799–1803) - Historio de sukulantaj plantoj
- Monographie des Astragales (1802) - Monografio pri astragaloj
- Essai sur les propriétés médicinales des plantes comparées avec leurs formes extérieures et leur classification naturelle (1804).
- Théorie élémentaire de la botanique (1813) - Elementa teorio pri botaniko
- Mémoire sur le genre Sclerotium (1815)
- Essai élémentaire de géographie botanique (1820)
- Prodromus systematis naturalis regni vegetabilis (unuaj sep volumoj, 1824–1841)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri botanikisto. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |
- Augustin-Pyrame de Candolle en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Augustin-Pyrame de Candolle en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)