Bechyně - Vikipedio
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bechyně | ||
germane Bechin | ||
urbo | ||
Vido al Bechyně | ||
|
||
Oficiala nomo: Bechyně | ||
Ŝtato | ![]() | |
---|---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono | |
Distrikto | Distrikto Tábor | |
Administra municipo | Bechyně | |
Historia regiono | Bohemio | |
Montaro | Tabora montetaro | |
Memorindaĵo | Bechyně kastelo | |
Ponto | Ponto en Bechyně | |
Riveroj | Lužnice, Smutná | |
Situo | Bechyně | |
- alteco | 406 m s. m. | |
- koordinatoj | 49° 17′ 43″ N 14° 28′ 07″ O / 49.29528 °N, 14.46861 °O (mapo) | |
Areo | 21,20 km² (2 120 ha) | |
Loĝantaro | 4 838 (2024) | |
Denseco | 228,21 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1167 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 391 65 | |
NUTS 3 | CZ031 | |
NUTS 4 | CZ0317 | |
NUTS 5 | CZ0317 552054 | |
Katastraj teritorioj | 3 | |
Partoj de urbo | 3 | |
Bazaj setlejunuoj | 10 | |
Situo enkadre de Ĉeĥio | ||
![]() | ||
Retpaĝo: www.mestobechyne.cz | ||
![]() |
Bechyně ([ˈbɛxɪɲɛ ]) estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Sudbohemia regiono, 20 km okcidente de la urbo Tábor, sur la rivero Lužnice. Ĝi famas precipe pro sia banloko, kastelo kaj ceramika tradicio. La bone konservita historia urbocentro estas unu el plej valoraj protektataj monumentzonoj en tuta Bohemio. Vivas ĉi tie 4 838 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Chrášťany, Týn nad Vltavou, Dražíč, Hodonice (distrikto Tábor), Sudoměřice u Bechyně, Černýšovice, Haškovcova Lhota, Dobronice u Bechyně kaj Radětice (distrikto Tábor).
En kroniko de Kosmas oni trovas menciojn pri la regiono de Bechyně, kiu ampleksis grandan teritorion ekzistantan ĝis la jaro 1751. Reĝo Přemysl Otakar la 2-a tie fondis en la jaro 1268 burgon, kies antaŭburgejo estis avancigita en la jaro 1323 je urbo kaj poste remparita. En la jaro 1422 parto de la urbo estis ruinigita eĉ kun la remparoj, renovigo kaj evoluo okazis en la 15-a kaj la 16-a jarcentoj, precipe en la tempo, kiam tie havis sidlokon Petr Vok z Rožmberka. Ekde la 15-a jarcento la urbo famiĝis pro potfarado, en la 18-a jarcento en ĝi estiĝis banloko (fontoj konataj ekde la 16-a jarcento). Konstruaĵo de banloko de Libuše (1904–1907) estas destinita precipe por kuracado de movorganoj kaj por kuracado de metabolismaj perturboj.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 2 994 |
1880 | 2 816 |
1890 | 2 709 |
1900 | 2 714 |
1910 | 2 754 |
1921 | 2 725 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 2 742 |
1950 | 2 746 |
1961 | 4 818 |
1970 | 5 067 |
1980 | 5 689 |
1991 | 6 151 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 5 931 |
2011 | 5 278 |
2014 | 5 226 |
2016 | 5 154 |
2017 | 5 129 |
2018 | 5 125 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 5 097 |
2020 | 5 016 |
2021 | 4 870 |
2022 | 4 876 |
2023 | 4 882 |
2024 | 4 838 |
- kastela arealo - publike alirebla renesanca kastelo Bechyně, ceramika ekspozicio en eksa bierejo, Muzeo de Vladimír Preclík en eksa grenejo, parko kun bestoĝardeno
- monaĥeja preĝejo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria el 1491 (kun altvalora keleta volbo)
- ĉefplaco kun historiaj domoj kaj gotika, baroke rekonstruita preĝejo de Sankta Mateo
- tombeja ekspreĝejo de Sankta Mikaelo, servanta kiel ekspoziciejo kaj koncertejo
- juda sinagogo kun Muzeo pri ekoturismo kaj eksa juda tombejo kun tomboŝtonoj el 17-a jarcento
- torfbanloko
- bonfama ceramika mezlernejo el 1884
- Fajroestingista muzeo
- ensomera sezono okazadas nostalgiaj veturadoj per historia trajneto sur linio Tábor-Bechyně
(konstruita en 1903 de František Křižík kiel unu el unuaj plene elektrigitaj fervojoj en Aŭstrio-Hungario)
- 50m alta unuarka betona ponto el 1928 nomata "Bechyňská duha" (La ĉielarko de Bechyně), teknika memorindaĵo
-
Kastelo kun la rivero Lužnice
-
Muzeo de piedturismo en sinagogo
-
Preĝejo de Sankta Mateo
-
Ponto "Ĉielarko de Bechyně"