eo.wikipedia.org

Benzila adipato - Vikipedio

  • ️Sun May 05 2019

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Benzila adipatoC20H24O4 estas kemia kombinaĵo, apartenanta al la funkcia grupo de la esteroj de la adipata acido kaj benzila alkoholo. Benzila adipato estas kemia reakciaĵo, uzata kiel kemia plastigaĵo kaj en la fabrikado de kosmetikaĵoj kaj farmaciaĵoj. Kutime ĝi estiĝas per kondensiĝa reakcio aŭ per esterigo de Fischer-Speyer kun sulfata acido kiel katalizilo. Benzila adipato estas malmulte solvebla en akvo, sed tute solvebla en alkoholo, duetila etero, kloroformo kaj plejmulto el la organikaj solvantoj. Benzila adipato reakcias kun fortaj oksidigagentoj kaj fortaj bazoj kaj posedas antifungajn kaj antibakteriajn proprecojn.

  • Preparado per reakcio de adipata acido kaj benzila klorido:
  • Hidrolizo de la benzila adipato:
  • Sapigo de la benzila adipato:
  • Reakcio per alkohola transesterigo kun metanolo:
  • Reduktigo de la benzila adipato:
  • Reakcio kun NH3:
  • Reakcio kun HCl:
  1. Syntechem. Arkivita el la originalo je 2019-05-05. Alirita 2019-05-05 .
  2. Chemical Book