Bering-insulo - Vikipedio
- ️Wed Feb 09 2011
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bering-insulo | |
---|---|
![]() | |
insulo [+] | |
Akvejo | Arkta oceano |
Supermara alteco | 755 m [+] |
Koordinatoj | 55° 0′ N, 166° 15′ O (mapo)55166.25Koordinatoj: 55° 0′ N, 166° 15′ O (mapo) |
Ĉefa loko | Nikolskoje |
Plej alta punkto | Mount Steller |
- alteco | 757 m |
Longo | 91 km (57 mi) |
Larĝo | 24 km (15 mi) |
Akvokolektejo | 1 667 km² (166 700 ha) [+] |
Areo | 1 667 km² (166 700 ha) [+] |
Loĝantaro | 613 [+] |
Horzono | UTC+12:00 [+] |
![]() |
|
Bering-insulo | |
![]() |
|
La Bering-insulo (ruse Остров Беринга, Ostrov Beringa), iam Avaĉha-insulo, estas la plej granda el la Komandorski-insuloj en la nordokcidenta Pacifiko, nomita laŭ la dana esploristo Vitus Bering.
Ĝi estas parto de la rusa siberia marborda regiono, 1.660 km² granda, senarbara, sed riĉa je fontoj kaj altvaloraj felbestoj. La arktaj vulpoj kaj mar-lutroj estis rapide ekstermitaj.
Sur la Bering-insulo, ĉefe en Nikolskoje, ĉe la nordokcidenta marbordo, loĝas nuntempe ĉirkaŭ 800 homoj.
55° 1′ N, 166° 15′ O Mapo
- Kategorio Bering-insulo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Komandorski-insuloj (ruse) Arkivigite je 2011-02-09 per la retarkivo Wayback Machine