Birda Vivo Internacie - Vikipedio
- ️Mon Oct 14 2013
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Birda Vivo Internacie | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
internacia ne-registara organizaĵo naturprotekta organizaĵo karitata organizaĵo biologia datumbazo interreta datenbanko neprofitcela organizaĵo ![]() | |||
Komenco | 1922 vd | ||
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||
Sidejo | Kembriĝo | ||
Agareo | |||
Lingvoj | |||
| |||
Retejo | Oficiala retejo | ||
Jura formo | karitata organizaĵo | ||
Birda Vivo Internacie (angle BirdLife International) estas internacia organizaĵo dediĉita al protektado de birdoj kaj iliaj medioj. Temas pri federacio por globala konservado per monda reto de partneraj organizaĵoj.
Birda Vivo Internacie estis fondita en 1922 de Gilbert Pearson kaj Jean Theodore Delacour sub nomo International Council for Bird Preservation ("internacia konsilio cele al protektado de birdoj"). Temis pri grupo por premado kiu maluziĝis post la Dua Mondmilito. Ĝi reaktiviĝis en 1983 per nomumo de profesia direktoro kaj ŝanĝis sian nomon en 1993.
Aktuale honora prezidentino estas princino Takamado de Japanio. Lasta prezidentino estis Reĝino Noor de Jordanio.
Birda Vivo Internacie estas oficiala aŭtoritato por Ruĝa Listo de birdoj de IUCN.
- Kategorio Birda Vivo Internacie en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Retejo de BirdLife International Arkivigite je 2013-10-14 per la retarkivo Wayback Machine angle