Blaise Pascal - Vikipedio
- ️Mon Jun 19 1623
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blaise Pascal | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Persona informo | |||
Blaise Pascal | |||
Naskiĝo | 19-an de junio 1623 en birth house of Blaise Pascal, Auvergne, ![]() | ||
Morto | 19-an de aŭgusto 1662 (39-jaraĝa) en Parizo, ![]() | ||
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | ||
Tombo | Saint-Étienne-du-Mont (en) ![]() ![]() | ||
Religio | Jansenismo • katolikismo vd | ||
Lingvoj | latina • franca vd | ||
Loĝloko | Clermont-Ferrand • Parizo • Rueno • Parizo vd | ||
Ŝtataneco | Reĝlando Francio ![]() | ||
Subskribo ![]() | |||
Familio | |||
Patro | Étienne Pascal (mul) ![]() ![]() | ||
Patrino | Antoinette Begon (en) ![]() ![]() | ||
Gefratoj | Jacqueline Pascal (mul) ![]() ![]() ![]() | ||
Parencoj | Marguerite Pascal (en) ![]() Florin Périer (en) ![]() Marguerite Pascal de Mons (en) ![]() ![]() | ||
Profesio | |||
Alia nomo | Louis de Montalte • Amos Dettonville • Salomon de Tultie vd | ||
Okupo | matematikisto verkisto francaj moralistoj fizikisto filozofo teologo statistikisto ![]() | ||
Laborkampo | Probabloteorio, matematiko, literaturo kaj fiziko ![]() | ||
Doktoreca konsilisto | Marin Mersenne vd | ||
Verkado | |||
Verkoj | Pensées ❦ Lettres provinciales ❦ Traité des Sinus du Quart de Cercle ❦ Récit de la grande expérience de l'équilibre des liqueurs 1648 ❦ Écrits sur la grâce ❦ Traktaĵo pri la Aritmetika Triangulo ❦ New experiments with the vacuum ❦ Paskala piramido ❦ La paskala veto ❦ triangle of Pascal ❦ leĝo de Paskalo ❦ Pascal's rule ❦ teoremo de Paskalo ❦ Paskala kalkulilo vd | ||
| |||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||
Blaise PASCAL [blez pasKAL], PIV-e Paskalo, (naskiĝis la 19-an de junio 1623 en Clermont-Ferrand, mortis la 19-an de aŭgusto 1662 en Parizo) estis franca sciencisto. Li okupiĝis precipe pri filozofio, fiziko kaj matematiko.
Paskalo korespondis kun Marin Mersenne kaj tiel havis kontakton interalie al Toriĉelo, kiu inventis hidrargan barometron. Per tia barometro Paskalo mezuris la aerpremon en diversaj altoj kaj pruvis, ke ĝi malkreskas kun kreskanta alto. Oni honore al li nomis la SI-unuon de premo paskalo. (Alia prem-unuo nomita laŭ Toriĉelo ne plu estas multe uzata.)
Paskalo okupiĝis ankaŭ pri statistiko kaj matematiko kaj inventis kalkulilon, kiu kapablis adicii kaj subtrahi kun pluraj dekumaj pozicioj.
Kiel filozofo Paskalo multe okupiĝis pri teologio, precipe, post kiam li saviĝis el danĝera akcidento. Ĉar li estis porulo de Jansenismo, li verkis humuran verkon "la provincaj leteroj" kie li ridigas la kontraŭ-jansenismajn. Li planis grandan verkon, kiu estontis iu apologio al la kristana religio, sed mortis antaŭ plenumi tion. Post lia morto oni publikigis la notojn, faritaj el mallongaj pensoj, pli ellaboritaj tekstoj, ankaŭ ege densaj labornotoj, notoj kaj planoj, sub la nomo "pensoj" de Paskalo. Tiuj pensoj iĝis plej legita kaj fama verko deposte.
Li reuzis argumenton por la kredo je Dio, la "veton de Paskalo", kiu diras: Se oni kredas je Dio kaj li ne ekzistas, oni perdas nenion; se oni ne kredas je Dio kaj li ekzistas, oni perdas ĉion; do oni kredu. Manuskriptojn de Pascal prezentis la matematikisto Michel Chasles kiuj fine evidentiĝis falsitaj.
- El la pensoj de Blazio Paskalo estas kompillibro (92p) el elektitaj pecoj tradukitaj de Valo, publikigita de SAT-Broŝurservo.
- Armand Prosper Faugère, fakulo pri Pascal
- Paskala triangulo
- Paskala teoremo
- Paskalo (programlingvo)
- Paskala kalkulilo
- Paskalo (mezurunuo)
- 4500 Pascal
- Blaise Pascal en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Blaise Pascal en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Blaise Pascal en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj)