Borpinto - Vikipedio
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Borpinto | |
---|---|
Malsamaj trepanoj | |
Klasifiko | tranĉa instrumentaro |
Uzata por | truado de malmolaj materialoj |
Rilataj | drilo |



Borpinto estas ilo por fari truojn per turniĝo. Borpintojn oni uzas per driloj. La termino borilo povas esti uzata nur por la borpinto aŭ ankaŭ por la tuta aparato. Ili povas esti manaj aŭ elektraj.
Laŭ Francisko Azorín bori estas simple Fari truon.[1] Kaj li indikas etimologion el latina per-forare (tra bori). El tio li indikas la terminojn borilo, nome Ilo por bori, manborilo, maŝinborilo, ŝraŭboborilo, borileto. En la bildoj li montras la tiamajn borilojn kiuj konsistas en borpinto firme ligita transverse al tenilo plej ofte el ligno, kiu utilis por turni la borilon kaj tiel fari la truon.[2]
Borpintoj estadas:
- Por metalo — spirala, farita de ŝtalo, ĝi taŭgas ankaŭ por ligno, plasto ktp;
- Por ligno;
- Por betono kaj ŝtono — kun pinto farita de malmola alojo.
- Borpinto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Borpinto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 35.
- ↑ Azorín, samloke.
Lignaĵista instrumentaro | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
|