Bromo - Vikipedio
El Vikipedio, la libera enciklopedio
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
kemia elemento • lithophile | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
duatoma nemetalo • nemetalo • halogeno • kemiaĵo | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ĝeneralaj informoj | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Nomo (latine), simbolo, numero | bromo (bromum), Br, 35 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
CAS-numero | 10097-32-2 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Karakteriza grupo | Halogenoj | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Atomaj ecoj | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Atomradiuso | empiria 120 pm | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Fizikaj ecoj | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Denseco | 7,59.10-3 g/cm3 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Elektra rezistivo | > 10 (20 °C) Ω · m | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Termika konduktivo | 0,122 W/(m · K) | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Diversaj | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Elektronegativeco | 3 (Pauling-skalo) | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP. |

Bromo (el la greka Bromos signifante "odoraĉo") estas kemia elemento havanta la simbolon Br kaj la atomnumeron 35. En la perioda tabelo ĝi estas lokata sub la kloro kaj super la jodo kaj estas kiel ili halogena elemento.
La nomo "bromo" devenas el la greka βρόμος (bròmos), signifanta "haladzon", "aĉan odoron".
Bromon malkovris sendepende la franca kemiisto Antoine-Jérôme Balard en 1826 kaj la germana kemiisto Carl Jacob Löwig en 1825. Fakte, jam en 1824 la germana kemiisto Justus von Liebig produktis puran bromon, sed li ne komprenis ke ĝi estas nova kemia elemento, male li kredis ke ĝi estas kombinaĵo de jodo kaj kloro.

- Atompezo: 79,90 (Br2)
- Kemia serio : halogeno, (nemetalo)
- Normala stato: gaso ĉe 298 K
- Specifa pezo 3,12 (20 °C), likva
- Bolpunkto: 58,8 °C
- Fandpunkto: –7,2 °C
Elementa bromo (Br2) estas ruĝa likvaĵo ĉe norma ĉirkaŭa temperaturo kaj premo. Ĝi vaporiĝas super 58,8 °C kaj iĝas solida sub −7,2 °C.
Pura bromo estas tre reakciema. En eta kvanto ĝi ĝenas homajn histojn kiel likvaĵo kaj ĝia vaporo dolorigas okulojn kaj gorĝon; en pli granda kvanto ambaŭ povas esti danĝera por la homa sano.
La broma atomo enhavas 35 protonojn. Du izotopoj estas stabilaj kaj preskaŭ same oftaj: 79Br, kun 44 neŭtronoj, kaj 81Br, kun 46 neŭtronoj. La ceteraj izotopoj estas tre radioaktivaj.
La elektrona distribuado de bromo estas [Ar] 3d10 4s2 4p5. Mankas nur unu elektrono al kompletigo de la ŝelo "4p", simile al fluoro, kloro kaj jodo, kie mankas nur unu elektrono al kompletigo de la ŝelo "2p", "3p" kaj "5p". Do, la kemiaj ecoj de tiuj elementoj estas similaj, ili estigas kune la halogenan familion.
Ĉiu atomo de bromo estigas kutime nur unu kemian ligon (ekzemple: HBr, la bromida acido).
Pura bromo ne troveblas en naturo. Male, kelkaj kombinaĵoj enhavantaj bromon estas sufiĉe oftaj; la plej grava estas natria bromido, kiu okazas en la mara akvo kune kun la natria klorido kaj estas eta parto de la kutima tabla salo.
Eta kvanto da bromo estas ankaŭ en la homa sango kaj ludas biologian rolon en iuj leŭkocitoj.
Bromo havas du stabilajn izotopojn : 79Br kaj 81Br. Ĉi tiuj estas ĝiaj nuraj du naturaj izotopoj, kie 79Br konsistigas el 51% de natura bromo kaj 81Br konsistigas la ceterajn 49%. Ambaŭ havas atomspinon 3/2− kaj tiel povas esti uzitaj por iu spektroskopio kun nuklea magneta resonanco, kvankam81Br estas pli favora. La relative 1:1 distribuado de la du izotopoj en naturo estas helpema en identigo de bromo enhavantaj kunmetaĵojn uzante mas-spektroskopion. Aliaj bromoizotopoj estas ĉiuj radioaktivaj, kun duoniĝoj tempoj tro mallongaj por kutime aperi en naturo. El tiuj, la plej gravaj estas 80Br (t1/2 = 17,7 min), kaj 82Br (t1/2 = 35,28 h), kiuj povas esti produktitaj de la neŭtrona aktivigo de natura bromo. La plej stabila bromradioizotopo estas 77Br (t1/2 = 57,04 h). La primara kadukiĝomaniero de izotopoj pli malpezaj ol 79Br estas elektrona kapto al izotopoj de seleno; tiu de izotopoj pli pezaj ol 81Br estas beta-disfalo al izotopoj de kriptono kaj 80Br povas kadukiĝi per ambaŭ reĝimoj al stabila 80Se aŭ 80Kr. Br-izotopoj de 87Br kaj pli pezaj sekvas beta-disfalon kun neŭtrona emisio kaj estas de praktika graveco, ĉar ili estas fisiaj produktoj.
Elementa bromo (Br2) estas toksa kaj kaŭzas kemiajn brulvundojn sur homa karno. Pura bromo estas do tre irita en koncentrita formo kaj produktas dolorajn veziketojn sur la nuda haŭto, precipe sur mukozoj. Enspiro de bromgaso rezultigas iritadon de la spira vojo, kaŭzante tusadon, sufokadon, spirmankon kaj morton se enspirite en sufiĉe grandaj kvantoj. Kronika eksponiĝo povas konduki al oftaj bronkaj infektoj kaj ĝenerala malboniĝo de sano. Eĉ malgrandaj kvantoj da bromovaporo (10 ppm) povas malbone efiki la spiradon kaj en pli grandaj kvantoj povas grave damaĝi la tutan spiraparataron. Pro ĝia danĝero, portu protektajn okulvitrojn kaj certigu taŭgan ventoladon dum uzado de ĉi tiu substanco.
- Bromidoj
- Alila bromido
- Arĝenta bromido (por filmoj)
- Bromoacetono
- Bromoformo
- Bromo-metano
- Cianogena bromido
- Fosfora tribromido
- Fosfora kvinbromido
- Nitrila bromido
- Nitrogena tribromido
- Tiofosforila bromido
- Bromo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Bromo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kemio
- Listo de kemiaj elementoj laŭ nomo
- Listo de kemiaj elementoj laŭ simbolo
- Listo de kemiaj elementoj laŭ atomnumero
Perioda tabelo de kemiaj elementoj | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Grupoj de elementoj: Metaloj • Nemetaloj • Metaloidoj • Bloko s • Bloko p • Bloko d • Bloko f |