Bruo - Vikipedio
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teknike, ricevas la nomon bruo ĉiuj signaloj, kiuj malpermesas aŭ malfaciligas la komunikadon, sed plej ofte rilate je la sono.
Ĝenerale, bruo signifas aron da konfuzaj sonoj.
Figure, bruo estas sensacia famo.
Oni povus konsideri bruo ĉion kio malfaciligas ricevi korekte la mesaĝon. Ekz. fortaj lumoj, inkaj makuloj, la interferoj sub la ĉefa televidkanalo ...
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Brupoluo.
Ĝi estas la ĉefa klaso de bruo por la nesciencistoj, kaj ofte oni nomigas 'bruo' la sonojn kiuj ne estas dezirataj aŭ agrablaj. Tamen, povus esti bruo ankaŭ belega muziko se oni volas paroli kaj tiu tre laŭta muziko ne permesas ĝin.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kolora bruo.
Kvankam la sono obvie ne koloras kutime oni parolas pri koloraj bruoj. La plej kutimaj koloraj bruoj estas jenaj:
En elektronika sistemo aperas bruo. Dependante ĉu la sistemo estas sona aŭ vida, tia estos la fona bruo.
En sciencaj eksperimentoj oni povas diri, ke aĵoj kiuj kaŝas, kovras, aŭ ŝanĝas la veran datumon estas bruo.
Oni diferencas du specojn de bruo:
- intermikso kun aliaj radiosignaloj. Q-kodo por tio estas QRM. Esperanto-radioamatoroj diras voĉe intermikso.
- bruo de aliaj fontoj, ekzemple de fulmoj. Q-kodo por tio estas QRN. Esperanto-radioamatoroj diras voĉe bruo.
Bruo en ReVo
- terminaro de KH6GT, vidu en artikolo radioamatora vortaro
- Kategorio Bruo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Bruo en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj)