Nacia Historia Parko de la Ĉako-kulturo - Vikipedio
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nacia Historia Parko de la Ĉako-kulturo | |
---|---|
![]() la kivao de la komplekso Ĉetro Ketl | |
National Historical Park, Nacia monumento de Usono [+] | |
Lando | Usono |
Subŝtato | Nov-Meksiko |
Supermara alteco | 2 025,0912 m [+] |
Koordinatoj | 36° 3′ 36″ N, 107° 58′ 12″ U (mapo)36.06-107.97Koordinatoj: 36° 3′ 36″ N, 107° 58′ 12″ U (mapo) [+] |
Akvokolektejo | 137,5 km² (13 750 ha) [+] |
Areo | 137,5 km² (13 750 ha) [+] |
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | |
Nomo | Ĉako-kulturo |
Tipo de heredaĵo | natura |
Jaro | 1987 (11) |
Numero | 353 |
Regiono | Norda Ameriko |
Kriterioj | iii |
Kategorio IUCN | II – Nacia parko |
![]() |
|
Nacia Historia Parko de la Ĉako-kulturo | |
![]() |
|
En TTT: Oficiala retejo [+] | |
La Nacia Historia Parko de la Ĉako-kulturo (angle Chaco Culture National Historical Park; pli frue Nacia Memorejo Chaco Canyon) estas historia nacia parko en Usono, en la sudokcidenta parto de Nov-Meksiko, proksime de la urbo Farmington. Oni fondis tie en 1907 nacian memorejon kaj en 1980 nacian historian parkon.
La parko havas la areon de 137 km² kaj plenigas kanjonon, kiun dividas la akvosulko de Chaco kaj Gallo. La parko entenas 13 antaŭ-kolombajn indianajn ruinojn kaj pli ol 300 pli malgrandajn arkeologiajn trovejojn, kiuj venas el la flora epoko de la pueblo-epoko.
La plej granda kaj plej bone esplorita pueblo-trovejo estas Pueblo Bonito, kiun oni konstruis en la 10-a jarcento. Ĝi entenas 800 ĉambrojn kaj 32 kivaojn (subtera ceremonia kamero). La elfosadoj pruvas, ke la iamaj loĝantoj spertis en ilo-pretigo, teksado, agrikulturado kaj masonado. La trovitaj artobjektoj estas rigardeblaj en centra ekspoziciejo.
- Kategorio Nacia Historia Parko de la Ĉako-kulturo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)