Chvalčov - Vikipedio
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chvalčov | ||
municipo | ||
Domoj laŭlonge laŭ rojo Bystřička | ||
|
||
Oficiala nomo: Chvalčov | ||
Ŝtato | ![]() | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Zlín | |
Distrikto | Distrikto Kroměříž | |
Administra municipo | Bystřice pod Hostýnem | |
Historia regiono | Moravio | |
Montaro | Subbeskida montetaro, Host.-vset. montetaro | |
Situo | Chvalčov | |
- alteco | 386 m s. m. | |
- koordinatoj | 49° 23′ 21″ N 17° 42′ 41″ O / 49.38917 °N, 17.71139 °O (mapo) | |
Areo | 22,95 km² (2 295 ha) | |
Loĝantaro | 1 606 (2024) | |
Denseco | 69,98 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1369 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 768 72 | |
NUTS 3 | CZ072 | |
NUTS 4 | CZ0721 | |
NUTS 5 | CZ0721 506737 | |
Katastraj teritorioj | 2 | |
Partoj de municipo | 1 | |
Bazaj setlejunuoj | 3 | |
Situo enkadre de Ĉeĥio | ||
![]() | ||
Retpaĝo: www.obec-chvalcov.cz | ||
![]() |
Chvalčov estas municipo en Ĉeĥio, en Regiono Zlín, en distrikto Kroměříž. Vivas ĉi tie 1 606 loĝantoj (2024). Konsisto de la municipo estas ankaŭ Chvalčova Lhota.
Chvalčov situas oriente de urbo Bystřice pod Hostýnem, en ĝia senpera proksimeco (ambaŭ setlejoj estas apartigitaj de si fakte nur per fervoja surŝutaĵo). Sur la teritorio de municipo troviĝas monto Hostýn, kiu estas la plej vizitata mariana pilgrimloko en Moravio. Tra la ĉirkaŭaĵo de Chvalčov kondukas instrupado Trotuaro de Masarykidoj. En la municipo troviĝas unu el tri ĉeĥaj SOS-Infanvilaĝoj (pluaj estas en Doubí ĉe Karlovy Vary kaj Brno-Medlánky). Ŝtono el la loka ŝtonminejo estis uzita dum konstruado de valbaraĵo Bystřička.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Loukov, Rajnochovice, Rusava, Slavkov pod Hostýnem, Bystřice pod Hostýnem, Mrlínek kaj Držková.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1369.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 891 |
1880 | 1 066 |
1890 | 1 198 |
1900 | 1 308 |
1910 | 1 499 |
1921 | 1 382 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 412 |
1950 | 1 638 |
1961 | 1 592 |
1970 | 1 635 |
1980 | 1 775 |
1991 | 1 713 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 1 644 |
2014 | 1 638 |
2016 | 1 649 |
2017 | 1 650 |
2018 | 1 646 |
2019 | 1 631 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 1 614 |
2021 | 1 539 |
2022 | 1 593 |
2023 | 1 609 |
2024 | 1 606 |
- Burgo Obřany, ruino
- Baziliko de Ĉielpreno de Virgulino Maria sur Hostýn
- Kalvario Hostýn
En la municipo ekloĝis komune kun sia familio Ladislav Moravetz, la tuteklezia kantoro de Ĉeĥfrateca eklezio evangelia.
Partoj de municipo Chvalčov (1) |
---|
Chvalčov ~ cetera: Chvalčova Lhota |