eo.wikipedia.org

Creil - Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Creil
komunumo en Francio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Francio
Regiono Pikardio
Departemento Oise
Arondismento Senlis
Kantono Creil-Sud (ĉefurbo)
Ĝemelurboj
Marl
Daĥlo
Pendle (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
INSEE kodo 60175 [+]
Poŝtkodo 60100
Kodo laŭ INSEE 60175
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Christian Grimbert
(2001-2008)
Demografio
Loĝantaro 30 675  ((1999))
Loĝdenso 2 766 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 15′ N, 2° 29′ O (mapo)49.2577777777782.4827777777778Koordinatoj: 49° 15′ N, 2° 29′ O (mapo)
Alto De 26 al 129 m
Areo 11,09 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Creil (Oise)
Creil (Oise)

Situo de Creil

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Creil [+]
Premioj
Militkruco 1914-1918 vd

vdr

Creil [krej] estas franca komunumo lokita en la departemento Oise kaj en la regiono Pikardio.

Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 36 494 loĝantoj sur areo de 11,09 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 291 loĝantoj/km².

Creil situas en suda Pikardio, proksime al Francilio: ĝi troviĝas nur 55 kilometrojn norde de Parizo. La komunumo, kvankam nur mezgranda, disponas gravan stacidomon, multe frekventitan. Creil estas trafluata de la rivero Oise.

La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj

Creil posedas havenon ĉe la rivero Oise. Ĝin administras la departementa Ĉambro pri komerco kaj industrio.

Ekzistas sur la teritorio aerbazo de la franca armeo, nomita Base aérienne 110 Creil.

La muzeo Gallé-Juillet, fondita en 1929 danke al donaco de S-ino Berthe Gallé, entenas belajn meblojn kaj porcelenaĵojn tipajn de la 19-a jarcenta burĝoj. La preĝejo Saint-Médard datiĝas de la 14-a jarcento.

Preĝejo Saint-Médard