eo.wikipedia.org

Denis Ŝmihal - Vikipedio

  • ️Wed Oct 15 1975

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Denis Ŝmihal
Persona informo
Денис Анатолійович Шмигаль
Naskiĝo 15-an de oktobro 1975 (49-jaraĝa)
en Lvivo
Ŝtataneco Ukrainio
Soveta Unio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Lviva Politekniko (–1997) Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio senpartia Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo entreprenisto
ŝtata funkciulo
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1994– vd
Postenoj
Postenoj Ĉefministro de Ukrainio (2020–)
Minister of Communities and Regional Development (en) Traduki (2020–2020)
Governor of Ivano-Frankivsk Oblast (en) Traduki (2019–2020) Redakti la valoron en Wikidata vd
Honorigoj
Honorigoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj

vdr

Denis ŜMIHAL (ukraine Денис Анатолійович Шмигаль), naskiĝis la  15-an de oktobro 1975 en Lvivo, estas ukrainia politikisto, ĉefministro ekde la 4-a de marto 2020.

Denis Ŝmihal studis kaj diplomiĝis en Lvivo en 1997[1]. Inter 1995 kaj 2009 li estis ano de la administrado de diversaj firmaoj en Lvivo. Li iam estis kunlaboranto de Rinat Aĥmetov, la plej riĉa homo en Ukrainio[2].

Li eniris la ŝtatservon de la Lviva regiona ŝtata administracio en 2009, poste en 2014 estis nomumita vicestro de la ĉefa departemento de la Ministerio de Enspezo de la Lviva regiono[1].

De aŭgusto 2019, li estis la prezidento de la Ivano-Frankivska provinco[3].

La 4-an de februaro 2020, laŭ propono de ĉefministro Oleksij Honĉaruk, la Verĥovna Rada nomumis lin Vicĉefministro kaj Ministro de Komunuma kaj Teritoria Disvolviĝo de Ukrainio, anstataŭigante Aliona Babak.

La 4-an de marto, post la demisio de Oleksij Honĉaruk kaj post la propono de prezidanto Volodimir Zelenskij, kies populareco en la publika opinio estis malpliiĝanta, Denis Ŝmihal estis nomumita ĉefministro fare de la Rada. Lia registaro, formita la saman tagon, havas pli spertajn membrojn ol la antaŭa, la juna eksiĝinta Ministro pri Defendo estas anstataŭigita per emerita generalo, Andrij Taran[3]. Ĉi tiu rearanĝo estis malbone perceptata de la merkat-medioj ĉar ĝi intervenas meze de la kronvirusa pandemio kaj dum la intertraktadoj pri nova financa helpo de la Internacia Monunua Fonduso (IMF), dum la eksiĝinta Ministro pri Financo, aprezita de okcidentaj landoj, ne estis reenoficigita[3].