Departemento - Vikipedio
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Departemento[1] estas
1. sekcio de ministrejo (do parto de ministerio) aŭ de granda administrejo (ekz. departemento pri fervojoj), aŭ
2. mezgranda administra unuo en multaj landoj. En Francio ĝi estas administra teritorio, distriktaro estrata de prefekto. En Hungario ĝi estas sufiĉe sendependa distrikto kun averaĝe 4-500.000 homoj.
La etimo de la Esperanta vorto estas la franca substantivo département, en kiu la vokalo en la tria silabo estas "e". D-ro Zamenhof alprenis tiun francan etimon sen ŝanĝo de formo kaj registris ĝin tre frue en sia Plena Vortaro de Esperanto (rusa-Esperanta parto), eldonita en 1896. Poste pluraj pioniraj vortaristoj akceptis ĝin: Inter ili estis Péter Török, kiu inkludis "departemento" en sia Esperanto-Magyar Szótár, eldonita en Debreceno en 1910. En 1919 "departemento" estis oficialigita en la dua Aldono al la Universala Vortaro.
- Departementoj de Bolivio
- Departementoj de Francio
- Departementoj de Honduro
- Departementoj de Hungario kaj departementoj de Hungara reĝlando
- Departementoj de Kolombio
- Departementoj de Paragvajo
- Departementoj de Peruo
- Departementoj de Urugvajo
- Federacia lando (Germanio, Aŭstrio)
- Graflando (Unuiĝinta Reĝlando)
- Kantono (Svislando)
- Oblasto (Belorusio, Bulgario, Kirgizio, Rusio, Ukrainio)
- Vojevodio (Pollando)
- Aŭtonoma Komunumo (Hispanio)
- ↑ artikolo departemento en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la presita eldono de 2002, paĝo 752
Klasnomoj pri administraj unuoj | |
---|---|
Derivataj de titolo | |
Ne derivataj de titolo | Arondismento • Departemento • Distrikto • Dividaĵo • Elektodistrikto • Govio • Gubernio • Subgubernio • Kolonio • Komarko • Komunumo • Plenumanta komunumo • Komunumaro • Kvartalo • Lando • Federacia lando • Markio • Municipo • Paroĥo • Provinco • Ŝtato • Subŝtato • Teritorio |
- Kategorio Departemento en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)