eo.wikipedia.org

Dilove - Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dilove
vilaĝo en Ukrainio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 90625
Demografio
Geografio
Geografia situo 47° 56′ N, 24° 11′ O (mapo)47.93583333333324.175Koordinatoj: 47° 56′ N, 24° 11′ O (mapo) [+]
Alto 352 m [+]
Areo 8,6 km² ( 860 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Dilove (Transkarpatio)
Dilove (Transkarpatio)

Situo de Dilove

Dilove (Ukrainio)
Dilove (Ukrainio)

Situo de Dilove

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dilove [+]

vdr

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Raĥiv en Transkarpatio

Dilove (ukraine Ділове, ruse Дeловое [delovoje; la Afereca], slovake Tribušany Biely Potok, rumane Tribusa Alba, hungare Terebesfejérpatak [terebeŝfejErpatak]) estas unuigita vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Raĥiv.

Dilove situas laŭ Tiso laŭ ĉefvojo Uĵhorodo-Raĥiv, laŭ la rumana landlimo, laŭ neuzita fervojo Sighetu Marmaţiei-Raĥiv. La lasta urbo troviĝas je 17 km-oj.

Kolono prezentata mezon de Eŭropo

La unua mencio okazis en 1615 laŭ hungara ortografio "Tribusfalva". En 1861 ferofabriko ekfunkciis, kiu baldaŭe iĝis vitrofarejo. Tiutempe la apuda vilaĝo "Fejérpatak" kaj Tribusfalva unuiĝis. En 1901 la nova loknomo iĝis grandvilaĝo Terebesfejérpatak. En 1910 vivis tie 2251 homoj, (1316 rutenoj, 611 hungaroj, 217 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon ĝi apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, al distrikto de Rahó, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion por rutenoj, kies parto estis ankaŭ tiu ĉi vilaĝo. En 1944 la Ruĝa Armeo okupis la komunumon kaj tuj deportis hungarojn kaj germanojn. Ekde 1945 Delove apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio, kiel Dilove. En 1968 ŝtonminejo pri marmoro ekfunkciis, ekde 1976 oni prilaboras loke la marmoron.

v  d  r

Gravaj komunumoj de Transkarpatio
Sidejo, urbo kun departementorajto
Urboj kun distriktorajto
Ceteraj urboj
Urbotipaj loĝlokoj
Vilaĝoj pli grandaj, ol 2000

Barkasovo Bedevlja Berezniki Berezovo Bila Cerkva Bohdan Boronjava Brid Borĵavske Bukove Ĉerna Ĉomonin Ĉorna Tisa Ĉornotisiv Ĉumaljovo Dercen Dilove Dijda Dobrjanske Dulovo Dovge Dorobratovo Drahovo Drotinci Dubriniĉi Fanĉikovo Haniĉi Hatj Hlibokij Potik Holubine Horinĉovo Horonda Hruŝovo Huklivij Iljnicja Imstiĉovo Iza Janoŝi Ĵnjatino Kalini Kerecki Kljuĉarki Koloĉava Kolodne Kopaŝnovo Kosivska Poljana Koson Koŝeljovo Krasna Kriva Kriĉovo Kuŝnicja Lazeŝĉina Lazi Lipĉa Lipecka Poljana Lisiĉovo Ljuta Lopuĥiv Malij Rakovec Minaj Muĵijevo Nankovo Nehrovec Nelipino Neresnicja Niĵna Apŝa Niĵne Seliŝĉe Niĵnij Vorota Nove Davidkovo Novobarovo Novoselicja Oleksandrivka Oleŝnik Onok Onokivci Osij Petruŝiv Pidvinogradiv Pijterfolvo Poljana Poroŝkovo Priborĵavske Rakoŝino Rosoŝ Roztoki Ruske Pole Sasovo Seredne Vodjane Siljce Sokirnicja Steblivka Storoĵnicja Strabiĉovo Strojne Ŝalanki Ŝiroke Tarasivka Tereblja Ternovo Tisobikenj Topĉino Trosnik Turji Remeti Uhlja Vari Velika Dobronj Velika Kopanja Velika Uholjka Veliki Beregi Veliki Komjati Veliki Luĉki Velikij Rakovec Veljatin Verĥne Vodjane Verĥni Vorota Verjacja Vidriĉka Vilĥivci Vilĥivci-Lazi Vonihove Zabridj (Ĥust) Zahattja Zalom Zariĉĉja Zariĉovo Zolotarovo