Madre de Dios (rivero) - Vikipedio
- ️Wed Sep 24 2008
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dipatrino-rivero)
Madre de Dios (rivero) | |
---|---|
![]() | |
rivero • gold river | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 1 060 km |
Fluo | |
Enfluejo | en la riveron Beni River |
Geografio | |
Landoj | Peruo |
Regionoj | Manú Province |
![](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/7a/Madredediosrivermap.png/250px-Madredediosrivermap.png)
La rivero Madre de Dios (Esperantigite : Dipatrin-Rivero), havas la saman nomon kiel la perua regiono tra kiu ĝi fluas (Madre de Dios aŭ Dipatrinio). Post 1 130 kilometrojn ĝi estiĝas Beni-Rivero en Bolivio kaj tiam iras norden en Brazilon, kie ĝi nomiĝas Madejra-Rivero. Tiu ĉi estas alfluanto de Amazono.
La Dipatrin-Rivero estas grava akvovojo por la departemento de Dipatrinio, precipe por Puerto Maldonado, la plej granda urbo en la areo, kaj la ĉefurbo de la departemento. Mangujo-kultivado kaj oro-minado estas du el la multaj industrioj de siaj riverbordoj. Aliaj gravaj industrioj kiuj koncernas Dipatrin-Rivero estas selekta arbarekspluatado kaj agrikulturo, kiuj ambaŭ prezentas seriozajn mediprotektajn problemojn. Laŭlonge de la rivero oni trovas plurajn naciajn parkojn kaj naturrezervejojn, nome la Nacian Parkon de Tambopata-Kandamo kaj la Biosferan Rezervejon de Manu.
Dipatrin-Rivero servas kiel la plej vasta akvokolekta areo en la areo, parto de la tre vasta akvokolekta areo de Amazono-Rivero. La ĉefaj alfluantoj estas Manu-Rivero, Inambari-Rivero, Takuatimanu-Rivero, Tambopata-Rivero, Heath-Rivero kaj Sena-Rivero.
![](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a2/Alto_Madre_from_MLC.jpg/800px-Alto_Madre_from_MLC.jpg)
- Kategorio Madre de Dios (rivero) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- angle Akvokolekta areo de Dipatrin-Rivero ( NASA Tero-Observejo ) Arkivigite je 2008-09-24 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Stroud Water Research Center Project in Madre de Dios, Peru
Koordinatoj: 12° 17′ S 70° 52′ U / 12.283 °S, 70.867 °U (mapo)