Disĵeto - Vikipedio
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matematikaj funkcioj |
---|
Aroj: fonta aro, argumentaro, bildaro, cela aro (suma klarigo) • malbildo |
Fundamentaj funkcioj |
Algebraj funkcioj: konstanta • lineara • kvadrata • polinoma • racionala • Transformo de Möbius Aliaj funkcioj: trigonometriaj • inversa trigonometria • hiperbola • eksponenta • logaritma • potenca |
Specialaj funkcioj |
Gaŭsa • Gaŭsa de eraro • β • Γ • ζ • η • W de Lambert • de Bessel |
Nombroteoriaj funkcioj: |
τ • σ • de Möbius • φ • π • λ |
Ecoj: |
totaleco kaj parteco • pareco kaj malpareco • monotoneco • bariteco • periodeco • disĵeteco • surĵeteco • dissurĵeteco kontinueco • derivaĵeco • integralebleco |
Matematika funkcio estas disĵeto (aŭ, paŭsante internacie rekoneblan gentalingvan formon, injekcio, enĵeto aŭ eĉ enjekcio), se ĝi atingas ĉiun valoron maksimume solfoje. Tio signifas, ke neniu elemento en ĝia bildaro (valoraro) estas bildo (valoro) de pli ol unu argumento. Alivorte, disaj argumentoj havas disajn bildojn (neniuj «kungluiĝas»).

Estu kaj
aroj, kaj
funkcio de
al
.
estas disĵeto, se por ĉiu
el
ekzistas ne pli ol unu tia
el
ke
.
.
nomiĝas disĵeto, se por ĉiuj
,
el
kaj
el
validas: se
kaj
, tiam
.
.
-
Funkcio disĵeta (sed ne surĵeta).
-
Funkcio disĵeta kaj surĵeta (dissurĵeto).
-
Ne-disĵeta (aŭ «kunĵeta») funkcio.

Ĉar surĵeto (aŭ «surjekcio») estas «ĵeto sur la tutan celan aron», tial la normala lingva logiko postulas, ke enĵeto estu «ĵeto en la celan aron» (t.e. tia «ĵeto», kiu ne estas «surĵeto»). Tamen iuj matematikistoj, meĥanike paŭsante la malracian internacian terminon injection, uzas la vorton «enĵeto» por la signifo «disĵeto», la signifo kiu neniel ajn sekvas el «en» + «ĵeto». Tio estas ne nur tute malracia, sed ankaŭ altgrade misgvida kaj nepre evitinda. Se oni ial malvolas uzi la klaran esperantan prefikson dis- kaj preferas neanalizindan terminon internacian, oni prefere diru injekcio (samkiel oni diras projekcio), sen traduki la misgvidan in-, same kiel okaze de injekto, kiu ja ne estu "enjekto".
- Surĵeto
- Dissurĵeto
- Vikipedio:Projekto_matematiko/Disĵeta_funkcio
- «disĵeto» en la «Komputada leksikono».
- Kategorio Disĵeto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)