eo.wikipedia.org

Delemonto (distrikto) - Vikipedio

  • ️Thu Dec 31 2009

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Distrikto Delemonto
Blazono de la distrikto Delemonto
Delemonto
Mapo de la distrikto Delemonto
distrikto de Svisio • district of the canton of Jura
Kantono Ĵuraso
Ĉefloko Delemonto
Geografia situo CH1903: 592044 / 244355 (mapo)47.357.3333333333333Koordinatoj: 47° 21′ N, 7° 20′ O; CH1903: 592044 / 244355 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 35934  (2009-12-31)
Areo 303,1 km²
Loĝantardenseco 119 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 2601

vdr


La distrikto Delemonto, (france District de Delémont' kaj germane ankaŭ Bezirk Delsberg) estas administra unuo de Kantono Ĵuraso. Ĝi havis 35934 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefurbo, kiu samtempe estas la kantonĉefurbo, estas la samnoma urbo Delemonto.

La Distrikto Delemonto situas en la Ĵurasa Montaro en sudoriento de la kantono. Ĝin trafluas la rivero Birs kaj ties ĉefaj alfluantoj Scheulte kaj Sorne, kiuj ĉiuj tri kunfluas apud Delemonto.

Tra Delemonto pasas la svisa aŭtovojo A16 de Bielo al Porrentruy, kiu en Bielo konektiĝas al la svisa aŭtovojo A5. En Delemonto kuniĝas la trajnlinioj de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bielo al Bazelo kaj de Porrentruy al Bazelo. Krome multnombraj bus kaj poŝtaŭtolinioj konektas la diversajn lokojn de la distrikto kun la publika transportreto.

De 1271 ĝis la Franca Revolucio de 1792 la Voktejo Delemonto estis kamparvoktejo de la Princepiskopejo Bazelo. Tiam dum unu jaro ĝi apartenis al la Raŭraka Respubliko por poste fariĝi kantono de la franca departemento Mont-Terrible ĝis 1800 kaj poste de la departemento Haut-Rhin ĝis 1815. Tiam la Viena Kongreso atribuis ĝin al la svisa Kantono Berno, kies distrikto ĝi estis ĝis la fondiĝo de la nova Kantono Ĵuraso la 1-an de januaro 1979, ek de kiam ĝi estas ĵurasa distrikto.

Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la iamaj komunumoj Bassecourt, Courfaivre, Glovelier, Soulce kaj Undervelier kuniĝis al la nova komunumo Haute-Sorne, kaj la komunumoj Montsevelier, Vermes kaj Vicques kuniĝis al la nova komunumo Val Terbi.

La Distrikto Delemonto konsistas (stato en 2013) el 22 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Delemonto estas la plej granda. Jen la listo:

La sekvantaj lokoj estas iamaj komunumoj de la Distrikto Delemonto: