George Villiers - Vikipedio
- ️Fri Aug 28 1592
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Duko de Buckingham)
George VILLIERS OĜ (Brooksby, Leicestershire, la 28-an de aŭgusto 1592 - m. la 23-an de aŭgusto 1628) estis la unua Duko de Buckingham kaj favorato, laŭ kelkaj, amanto, de reĝo Jakobo la 1-a. Malgraŭ tre diskretaj politikaj kaj militaj rezultoj, li daŭre ĝuis la reĝan favoron dum la unuaj du jaroj de la regado de Karlo la 1-a, ĝis li estis murdita. Li estas unu el la plej rekompencitaj reĝaj korteganoj de la tuta historio.
- Kategorio George Villiers en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)