Ekspozicio - Vikipedio
El Vikipedio, la libera enciklopedio
![](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1a/Istanbul_-_Museo_archeologico_-_Mostra_sul_colore_nell%27antichit%C3%A0_08_-_Foto_G._Dall%27Orto_28-5-2006.jpg/220px-Istanbul_-_Museo_archeologico_-_Mostra_sul_colore_nell%27antichit%C3%A0_08_-_Foto_G._Dall%27Orto_28-5-2006.jpg)
Ekspozicio estas daŭra aŭ portempa publika elmontrado de objektoj (eksponaĵoj) al publiko.
La ekspozicio povas havi promocian, vendan aŭ dokumentan celon; ĝi povas esti daŭra, portempa aŭ cikla (ekz. bienalo; ĝi povas esti specifa, rilatante al nur unu kategorio de objektoj, periodo, aŭtoro ktp. aŭ ĝenerala aŭ kolektiva.
Laŭ Francisko Azorín Ekspozicio estas Solena elmontrejo de artaj aŭ industriaj produktoj, ofte en pluraj pavilonoj kaj kun amuzaj altiriloj.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina expositio el ex + ponere (ekstere meti).[2]
![](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/22/Phaeno-wolfsburg_hg.jpg/220px-Phaeno-wolfsburg_hg.jpg)
![](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/5a/Grand_entrance%2C_Exposition_Universal%2C_1900%2C_Paris%2C_France.jpg/220px-Grand_entrance%2C_Exposition_Universal%2C_1900%2C_Paris%2C_France.jpg)
Ekspozicioj estas organizataj pro variaj celoj:
- prezentado de artaĵoj, arkeologiaj eltrovaĵoj, mineraloj, muzikiloj ktp (ekz. en muzeo aŭ artgalerio);
- prezentado de historiaj, sociaj, natursciencaj aŭ ekonomiaj okazintaĵoj helpe;
- prezentado de urbo aŭ turisma regiono;
- prezentado de activeco aŭ projektoj de publikaj administracioj, lernejoj aŭ firmaoj;
- elmontrado de la objektoj por aŭkcio;
- elmontrado de industriaj aŭ/kaj agrikulturaj produktoj (foiro);
- elmontrado de artaĵoj (komerca artgalerio);
Dank'al interreto, nuntempe eblas okazigi la ekspoziciojn ne nur en reala mondo sed ankaŭ per taŭga retpaĝaro.
Ĉiuj specoj de ekspozicioj nomitaj supren estas realigeblaj ankaŭ enrete. La granda avantaĝo estas, ke ili estas viziteblaj senprobleme de la interesiĝantoj el la tuta mondo.
- Kategorio Ekspozicio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Ekspozicio en Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 64.
- ↑ Azorín, samloke.