Ekzercspaco Waffen-SS ĉirkaŭ Benešov - Vikipedio
- ️Tue Apr 24 2018
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzercspaco Waffen-SS ĉirkaŭ Benešov | |
---|---|
armea spaco [+] | |
Lando | Ĉeĥio |
- koordinatoj | 49° 46′ 17″ N, 14° 30′ 42″ O (mapo)49.77150833333314.511566666667Koordinatoj: 49° 46′ 17″ N, 14° 30′ 42″ O (mapo) [+] |
![]() |
|
Ekzercspaco Waffen-SS ĉirkaŭ Benešov | |
![]() |
|
Ekzercspaco Waffen-SS Bohemio (germane SS-Truppenübungsplatz Beneschau, ekde la 1-a de septembro 1943 SS-Truppenübungsplatz Böhmen), estis establita en maerto de 1942 en spaco proksimume de Vultavo, Sázava, fervojlinio Prago-Tábor (sektoro Čerčany-Olbramovice), fervojlinio Olbramovice–Sedlčany kaj plu de hodiaŭa ŝoseo I/18 el Sedlčany direkte al Příbram ĝis rivero Vultavo. La komandantejo havis sidejon unue en Benešov, ekde aŭtuno de 1943 en kastelo Konopiště. La funkcio de komandanto de la preparata ekzercspaco estis establita la 1-an de novembro 1941. En kvin fazoj okazis forloĝigo de plimulto de devenaj loĝantoj (cca 30 000 personoj) el proksimume 65 municipoj, la malpli granda parto de la loĝantaro (proksimume 40 %) estis okupita en la tn. SS-Hof, sekurigantaj provizadon de la ekzercejo per agrikultura produkto.[1] En la spaco validis germanaj regnaj leĝoj. Iom post iom ĉi tie estis establitaj artileria lernejo, lernejo de tankaj grenadistoj, pionirara lernejo, lernejo de ĉastankoj kaj lernejo de atakantaj kanonoj. En Hradištko estis en la jaro 1943 establita filio de koncentrejo Flossenbürg. La ekzercejoj ne estis plenamplekse ĝis fino de la milito finiogotaj.
Similan ekzercspacon de SS kun nomo Heidelager (SS-Truppenübungsplatz Heidelager) estis ankaŭ en Pollando ĉe urbo Dębica.
- ↑ Historie vzniku výcvikového prostoru (1. část), 14. 2. 2008, web Úročnice, správci stránek: Čestmír a Josef Velíškovi
Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Ekzercspaco Waffen-SS ĉirkaŭ Benešov en Vikimedia Komunejo
- Jan Vajskebr, Petr Kaňák: Waffen SS v Protektorátu Čechy a Morava, web Ze světa detektorů kovu
- Helmut Gaensel: Proč právě Štěchovice a Hradištko? Arkivigite je 2018-04-24 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20180424085849)
- Ekzercejo de soldataroj SS en retejo de Úročnice, la loka parto de Benešov, administrantoj de paĝaro: Čestmír kaj Josef Velíškovi