eo.wikipedia.org

Elbphilharmonie - Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Elbphilharmonie
Estas
koncerta domo, hotelo, former warehouse [+]
LandoGermanio
SituoHamburgo
- koordinatoj53° 32′ 29″ N, 9° 59′ 3″ O (mapo)53.541416679.98419444Koordinatoj: 53° 32′ 29″ N, 9° 59′ 3″ O (mapo)
Akvokolektejo0,12 km² (12 ha) [+]
Areo0,12 km² (12 ha) [+]
MaterialoŜtalbetono, vitro, ŝtalo, betono [+]
Poŝtkodo20457 [+]
Map
Elbphilharmonie
Vikimedia Komunejo:  Elbphilharmonie [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]

vdr

la silueto de la "filharmonio ĉe la rivero Elbo"

La Elbphilharmonie (prononcu ["ELPfilharmoNI"], do "filharmonio ĉe la rivero Elbo") estas filharmonia koncertejo en Hamburgo. Ĝi malfermiĝis la 11-an de januaro 2017 kaj havas facile rememorigeblan modernecan fasadon.

Christoph Lieben-Seutter estas ĝenerala direktoro de la filharmonio ekde la malfermiĝo. Li ankaŭ jam ekde 2007 respondecas pri la pli tradicia urba koncertejo Laeiszhalle. La simfonia orkestro Symphoniker Hamburg estas la orkestro de ambaŭ konstruaĵoj.