Elizabeth De Charay - Vikipedio
- ️Sat May 05 2018
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elizabeth De Charay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Cserey Erzsébet |
Naskiĝo | 1932 en ![]() |
Morto | la 10-an de januaro 2008 en ![]() |
Lingvoj | angla • hungara vd |
Ŝtataneco | Hungario Usono ![]() |
Profesio | |
Alia nomo | Cserey Erzsi vd |
Okupo | aktoro ![]() |
vd | Fonto: Vikidatumoj |
Elizabeth De Charay [ĉerei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Cserey Erzsi [ĉerei erĵi] estis hungara-usonana aktoro, teatrestro.
Cserey Erzsébet [1] naskiĝis en 1932 en Budapeŝto, ŝi mortis la 10-an de januaro 2008 en Novjorko.
Cserey Erzsébet kelkfoje estis en infanaktora lernejo de Artúr Lakner en sia naskiĝurbo. Ŝi atingis la unuan lokon en deklama konkurso, mem Tamás Major instigis ŝin lerni en Teatra kaj Filma Altlernejo. Abrupte okazis la Hungara revolucio de 1956, poste ŝi disidis al Ameriko. En 1975 ŝi studis en aktora akademio en Novjorko, ŝia ĉefinstruisto estis Lee Strasberg. Post lernado ŝi alterne havis anglajn kaj hungarajn rolojn en filmoj kaj teatroj. En 1989 ŝi estis nomumita teatrestro de hungarlingva teatro en Novjorko.
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Éva (ina ĉefrolo)
- István Örkény: Macskajáték - Paula
- Imre Kálmán A csárdáskirálynő - princino
- Woody Allen: Ne idd a vízet! - itala grafino
- King of Comedy (1982)
- Semmi pánik (en Hungario, 1994)
- memortabulo en Kisvárda (2016)
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-05-05 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- [2][rompita ligilo]