Emil Gherasim (1931 - 2005) - Vikipedio
- ️Sat Aug 08 1931
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emil Gherasim | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de aŭgusto 1931 en Târgu Mureș |
Morto | 12-an de septembro 2005 (74-jaraĝa) en Timișoara |
Lingvoj | rumana |
Ŝtataneco | Rumanio ![]() |
Familio | |
Patro | Emil Gherasim (1904 - 1946) ![]() |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto ![]() |
Emil GHERASIM [gerasim] estis rumania hungara redaktoro, poeto, tradukisto. Li naskiĝis en Târgu Mureș la 8-an de aŭgusto 1931 kaj mortis la 12-a de septembro 2005. Li estis la filo de Emil Gherasim (patro).
Emil Gherasim akiris diplomon pri la hungaraj lingvo kaj literaturo en la Universitato Bolyai de Kluĵo (1954), poste pri la filozofio en Politika kaj Sociscienca Akademio de Bukareŝto (1964-66). Li debutis en la gazeto Szabad Szó, kies ĉefredaktoro li estis de 1967. Li tradukis regule el la nuntempa rumana poezio.
- Emelt fővel (poemoj kaj tradukaĵoj Tv. 1973);
- Himnusz a román földhöz (patriotaj poemoj de kuntempaj rumanan poetoj, Tv. 1977);
- Zaharia Stancu: Homokra, vízre... (poemtradukaĵoj, Tv. 1979).
- Romániai magyar irodalmi lexikon Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine