Ferenc Molnár - Vikipedio
- ️Sat Jan 12 1878
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Molnár | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Persona informo | |||
Molnár Ferenc | |||
Naskonomo | Neumann Ferenc | ||
Naskiĝo | 12-an de januaro 1878 en Budapeŝto | ||
Morto | 1-an de aprilo 1952 (74-jaraĝa) en Nov-Jorko | ||
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | ||
Mortis per | Kancero ![]() | ||
Etno | judoj vd | ||
Lingvoj | hungara vd | ||
Ŝtataneco | Hungario ![]() | ||
Alma mater | Universitato de Ĝenevo (–) ![]() | ||
Familio | |||
Edz(in)o | Lili Darvas (1926–1952) Sári Fedák (1922–1924) Margit Vészi (en) ![]() ![]() | ||
Infanoj | Márta Sárközy (en) ![]() ( ![]() ![]() ![]() | ||
Parencoj | Márta Lukin (en) ![]() Dezső Bálint (en) ![]() György Sárközi (bofilo) ![]() | ||
Profesio | |||
Okupo | verkisto scenaristo dramaturgo ĵurnalisto verkisto de porinfana literaturo ![]() | ||
Laborkampo | Literaturo, dramo, kina scenverkado kaj ĵurnalismo ![]() | ||
Verkado | |||
Verkoj | La Knaboj de Paŭlo-strato vd | ||
| |||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||
Ferenc MOLNÁR (naskiĝis la 12-an de januaro 1878 en Budapeŝto, mortis la 1-an de aprilo 1952 en Nov-Jorko) estis hungara verkisto kaj ĵurnalisto. Li estas konsiderata kiel la plej grava hungara dramisto de la 20-a jarcento. Plej konata estas lia teatraĵo Liliom (1909).
Lia origina nomo estis Ferenc Neumann kaj li devenis el juda-germana familio. Li frekventis universitatojn en Ĝenevo kaj Budapeŝto. Li frue debutis kiel ĵurnalisto, krome li ankaŭ tradukadis. Lia unua romano aperis en 1901. En la sekva jaro lia teatraĵo estis prezentata en Budapeŝto. En 1906 li edziĝis, kiu ne daŭris longe. Lia 2-a edzino estis fama aktorino Sári Fedák. En 1939 li rifuĝis pro la nazioj al Usono. Liaj nepoj estas Ádám Horváth kaj Mátyás Sárközi.
- La Knaboj de Paŭlo-strato (A Pál utcai fiúk, 1906), fama romano pri bataloj inter knabo-bandoj, el la hungara tradukis László Somlai, Rickmansworth: The Esperanto Publishing Company Limited, 1938, 187 paĝoj (= La Epoko Libro-Klubo 2).
- Hungara Antologio, 1983: fragmento el dramo

- Ferenc Molnár en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Ferenc Molnár en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)