eo.wikipedia.org

Flago de Somalio - Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

~2:3

La nacia flago de Somalio (somale: Calanka Soomaaliya) estis adoptita la 12-an de oktobro 1954. Ĝi estis dizajnita de Mohammed Awale Liban, kaj intencita servi kiel reprezenta flago de la tut-somaliaj teritorioj. Post la reunuigado de la Itala Somalio kaj Brita Somalilando, la flago estis uzita de la Somalia Demokratia Respubliko. La flago estas la nura ŝtata flago, kies antaŭbildo estas flago de Unuiĝintaj Nacioj.

La flago konsistas el helblua koloro kun sola blanka stelo en la centro. La kvinpinta stelo reprezentas la kvin regionojn en la Korno de Afriko kie la somalia popolo historie loĝas: Ogadeno (ekde 1897 orienta regiono de Etiopio), la Nordorienta provinco de Kenjo, Ĝibutio, kaj la antaŭaj Itala Somalilando kaj Brita Somalilando. La helbluo estas simbolo de Hinda Oceano ĉe Somalio. Ĝi tre similas al la flago de Vjetnamio, temas pri la sama dizajno sed kun flava koloro.

v  d  r

Naciaj flagoj en Afriko

Ŝtatoj kun limigita agnosko: Okcidenta Saharo Somalilando

Dependaĵoj kaj aliaj teritorioj: Ascensiono Ceŭto Kanariaj Insuloj Madejro Majoto Melilo Puntlando Reunio Sankta Heleno Tristan da Cunha Zanzibaro

Vidu ankaŭ: Flagoj de Ameriko, Azio, Eŭropo, Oceanio, internaciaj organizaĵoj Listo de naciaj flagoj Listo de naciaj emblemoj