eo.wikipedia.org

Fonografo - Vikipedio

  • ️Fri Feb 09 2007

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Polurinda artikolo

Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar La teksto enhavas longan nevideblan tekston en la germana.
La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie. Bonvolu ŝanĝi la enhavon por plibonigi la artikolon.
Fonografo

Fonografo estas akustika-mekanika registrilo (gramofono). La nocio signifas parolmaŝinon de Thomas Alva Edison, eltrovitan en 1877 kaj nomitan fonografo.

Fonografo konsistas el cilindro, kovrita per staniolfolio. Antaŭ la cilindro staras funelo, kies fino estas fermita per maldika membrano kaj je kiu estas alfiksita pinglo.

La latunan (flav-kupran) cilindron (C) portas la akso A–A', en kies duono A' estas entranĉita ŝraŭbkanelo, al kiu servas la aksa lagro kiel ŝraŭbingo. Sur la supra surfaco de la cilindro estas ŝraŭboforma kanelo kun sama helico kiel A'. La cilindro estas kovrita per staniolfolio kaj la aparato pretas akcepti la signojn.

signodona aparato de la fonografo


Aŭtune de 1929, Edison devis ĉesigi – pro la tutmonda ekonomia krizo – la produktadon de sonportantoj; tiel finiĝis la erao de la fonografoj. Specialaj vaks-cilindraj aparatoj kun suriga funkcio restis surmerkate en Usono ĝis la 1950-aj jaroj kiel diktiloj por la burolaboroj.