Gamo - Vikipedio
- ️Fri Dec 08 2006
El Vikipedio, la libera enciklopedio
En muziko, gamo (aŭ foje skalo) estas supreniranta aŭ malsupreniranta sinsekvo de tonoj, kontraste al sinsekvo de intervaloj, kiu estas modalo. Ĉiu tono en gamo estas nomata gamgrado. Kvankam la gamoj el muzikaj tradicioj tra la mondo ofte tre diferencas inter si, la tonaltoj de la notoj en ĉiaj gamoj kutime rilatas al matematika regulo. Gamoj estas teoriaj konstruaĵoj uzataj por ellabori komponaĵon, sed tre ofte oni komponas muzikon tute ne pensante pri gamoj. Gamojn oni povas priskribi jen tonalaj, modalaj, diatonaj, derivitaj, aŭ sintezaj, kaj ankaŭ laŭ la nombro da tonoj inkluzivataj.
La termino "gamo" ankaŭ uziĝas por indiki "tutan serion de iaj aferoj" (PIV).
Gamoj en tradicia okcidenta muziko konsistas el sep tonoj, t.e. toniko (aŭ gamnoto) kaj ses aliaj gamgradoj kies tonaltoj sonas inter la toniko kaj ties unua okto. Tonoj en la kutimaj gamoj estas apartigitaj je intervaloj de plentonoj kaj duontonoj.
Estas multaj diversaj specoj de gamoj ofte uzataj en okcidenta muziko, i.a.:
- La maĵora gamo
- La minora gamo
- La kromata gamo
- La modalaj gamoj
- La plentona gamo
- La kvintona gamo
Gamgrado estas numera pozicio de tono interne de gamo ordita laŭ suprenirantaj tonaltoj. Ĉar intervaloj estas inkluzivaj, kvinto priskribas tonon, kiu sonas kvar gradojn pli alte ol la toniko.
- Burns, Edward M. (1999). "Intervals, Scales, and Tuning" (Intervaloj, gamoj, kaj agordado), The Psychology of Music (La psikologio de muziko) second edition. DEUTSCH, Diana, red. San Diego: Academic Press. ISBN 0-12-213564-4.
- Zonis, E. (1973). Classical Persian music: An Introduction (Klasika persia muziko: enkonduko). Cambridge, MA: Harvard University Press.
La sekvaj du bildoj montras maldekstre la doran gamon kaj en la mezo la kvintonan gamon laŭ la ordo de la 6-plus-6-sistemo.
- Gamo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Gamo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Angle
- http://www.greenwych.ca/natbasis.htm Arkivigite je 2006-12-08 per la retarkivo Wayback Machine
- http://musicianswiki.com/index.php/scales Arkivigite je 2006-01-18 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.skytopia.com/project/scale.html
- http://www.guitar-school-online.com//scale3kcmmo1.html Arkivigite je 2006-02-16 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.greenwych.ca/cycl-5-2.htm Arkivigite je 2006-08-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Ĉine
- Esperante
Muzikaj gamoj | |
---|---|
Klasika muziko | |
Tipoj | |
Nomo | Alfa gamo • Beta gamo • Gama gamo • Delta gamo • Akustiko • Aliigo • Blusa gamo • Bohlen–Pierce • Duharmono • Duoneto • Enigmo • Frigia dominanto • Harmona maĵoro • Harmona minoro • Ĵaza minorgamo • Lidia dominanto • Maĵorlokrio • Miŝebaruĥ (Klezmero) • Plentono |
Etna origino | Alĝera gamo • Araba gamo (Duharmono • Maĵorlokrio • Kvarontono • Deksepŝtupa agordo) • Peloga gamelano • Sajlendra gamelano • Cigana gamo • Hungara cigano • Hungara minoro • Napola minoro kaj maĵoro • Persa gamo • Ukraina minoro • Jo-gamo • In-gamo |
Modaloj | |
Kiom da tonoj | Kvintono • Sestono • Septono • Oktoniko • Dekdutoniko |