eo.wikipedia.org

Gaono de Vilno - Vikipedio

  • ️Tue Apr 23 1720

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Elijah Ben Salomon Zalmanהר' אליהו בן שלמה זלמן
Persona informo
אליהו בן שלמה זלמן
Naskonomo Elijah Ben Salomon Zalmanhebree ר' אליהו בן שלמה זלמן
Naskiĝo 23-an de aprilo 1720
en Sialiec
Morto 9-an de oktobro 1797 (77-jaraĝa)
en Vilno
Tombo Vilno Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio ortodoksa judismo vd
Lingvoj hebrea vd
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ Nacioj
Rusia Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Abraham, brother of the Gra (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Gaono de Vilnojide דער װילנער גאון
Okupo rabeno
Posek (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Filozofio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj

vdr

Elijah Ben Salomon Zalman (hebree ר' אליהו בן שלמה זלמן) respektive jide plennome Elijah ben Ŝlomo Zalman, nomata Gaono de Vilno (jide דער װילנער גאון), naskiĝis la 23-an de aprilo 1720 en Sielec kaj mortis la 9-an de oktobro 1797 en Vilno, estis matematikisto, rabeno, eminenta interpretisto de Talmudo kaj konanto de kabalo.

Jam kiel infano li montris eksterordinaran talenton. Onidire en la aĝo de tri jaroj li scipovis parkere plenajn fragmentojn de la Tanaĥo. De la 10-a vivjaro li jam ne bezonis instruistojn. En la aĝo de dekunu jaroj la knabo konis parkere la tutan jerusaleman talmudon. Li okupiĝis ankaŭ pri astronomio, kaj post la plenkreskiĝo vojaĝis tra Pollando kaj Germanio, kie li renkontiĝis kun diversaj talmudaj skoloj. En 1748 li revenis al Vilno, kie li iĝis ne pridubinda aŭtoritato pri solvo de pluraj komplikaj problemoj de halaĥo.

Escepteco de la Gaono konsistis en tio, ke li aplikis metodojn de filologia esplorado de Talmudo kaj la rabena literaturo.

Li forte kontraŭis ĥasidismon kaj konsiderante ĝin malutila por la judoj. En 1771 li partoprenis en publika ekzamenado de ilia doktrino, konkludante, ke oni devas malpermesi al la judoj kontaktiĝi kun tiu ĉi grupo. En la jaroj 1772 kaj 1781 li ekskomunikis komunumojn de ĥasidoj, kiuj volis disvolviĝi en Vilno. La vilna juda komunumo forpelis ilin de la urbo kune kun la familioj. Aliflanke la Gaono estis skeptika rilate al disvolviĝanta movado de juda klerismo - haskalo.

Li estis aŭtoro de komentarioj al pluraj talmudaj kaj kabalistaj verkoj. Li verkis: