Georgo Plantaĝeneto (duko de Clarence) - Vikipedio
- ️Sun Oct 21 1449
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georgo Plantaĝeneto | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
![]() | |||
Persona informo | |||
Naskiĝo | 21-an de oktobro 1449 en Dublina Kastelo | ||
Morto | 18-an de februaro 1478 (28-jaraĝa) en Turo de Londono | ||
Mortis per | Ekzekuto per dronigo ![]() | ||
Tombo | Tewkesbury Abbey (en) ![]() ![]() | ||
Lingvoj | angla vd | ||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ![]() | ||
Familio | |||
Dinastio | Jorkoj vd | ||
Patro | Rikardo el Jorko, 3-a Duko de Jorko ![]() | ||
Patrino | Cecily Neville, Duchess of York (mul) ![]() ![]() | ||
Gefratoj | Anne de Jorko, dukino de Exeter, Elizabeto de Jorko, dukino de Suffolk, Margareta de Jorko, Eduardo la 4-a de Anglio, Edmundo, grafo de Rutland kaj Rikardo la 3-a de Anglio ![]() | ||
Edz(in)o | Isabel Neville, Duchess of Clarence (en) ![]() ![]() | ||
Infanoj | Margaret Pole, Countess of Salisbury (en) ![]() ![]() ![]() ![]() | ||
Profesio | |||
Okupo | politikisto ![]() | ||
| |||
| |||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||
Georgo Plantaĝeneto (naskiĝis la 21-an de oktobro 1449, mortis la 18-an de februaro 1478) estis frato de Eduardo la 4-a (Anglio) kaj Rikardo la 3-a (Anglio).
Li estis filo de Rikardo Plantaĝeneto (3-a duko de Jorko) kaj Cecily Neville, kaj naskiĝis en Dublino. En 1461, post sia surtroniĝo, lia frato Eduardo nomumis lin duko de Clarence, kiu estis titolo de tempo al tempo posedata de anoj de la angla reĝa familio.
La 11-an de julio 1469, en Calais, George edziĝis al Izabela Neville, filino de Rikardo Neville (16-a grafo de Warwick).
Komence Georgo lojale subtenis la pretendon de sia frato al la angla trono. Tamen lia bopatro forlasis Eduardon kaj iris al Francio por alianciĝi al Margareta de Anĵuo (edzino de la detronigita Henriko la 6-a). Georgo kuniĝis kun sia bopatro en Francio, akompanate de sia graveda edzino. la 16-an de aprilo 1570, sur ŝipo tre proksima al Calais, ŝi naskis ilian unuan idon, Anne, kiu post nelonge mortis.
Georgo esperis ke, helpe de sia bopatro, li anstataŭus sian fraton kiel reĝo de Anglio. Tamen baldaŭ li konsciis ke tio ne okazus: la grafo de Warwick edzigis sian pli junan filinon Anne al la heredonto de Henriko la 6-a, Eduardo de Westminster (princo de Kimrio). Georgo alianciĝis al Henriko, kiu rekompencis lin per deklaro ke, se Eduardo de Westminster mortus, Georgo estus lia heredonto.
La grafo de Warwick fine ne sukcesis retronigi Henrikon, kaj li mem mortis dum batalo. Eduardo la 4-a pardonis sian fraton kaj redonis al li sian favoron. Per sia edziĝo Georgo rajtis heredi la titolon grafo de Warwick, sed ne ĉiujn bienojn de sia bopatro, ĉar lia pli juna frato Rikardo (duko de Gloucester) (la estonta Rikardo la 3-a) edziĝis al Anne Neville, filino de lia bopatro. Rikardo kaj Georgo rivalis, sed fine Rikardo superis Georgon, kiu ege malkontentis.
Izabelo Neville mortis la 22-an de decembro 1476, aŭ pro akuŝ-malsano aŭ pro ftizo.
Georgo komplotis kontraŭ sia frato Eduardo la 4-a, kaj estis malliberigata en la Turo de Londono. Kulpigite de ŝtatperfido, li ekzekutiĝis en la Turo la 18-an de februaro 1478. Laŭ tradicio li estis dronata en barelego de malvazio-vino. Li kaj lia edzino entombiĝis en Abatejo Tewkesbury, Gloucestershire.
Georgo kaj lia edzino Izabela havis kvar gefilojn:
- Anne (n. la 16-an de aprilo 1470) kiu mortis nelonge post sia naskiĝo (aŭ eble mortnaskiĝis)
- Margaret Pole (8-a grafino de Salisbury) (1473-1541)
- Eduardo Plantaĝeneto (17-a grafo de Warwick) (1475-1499)
- Rikardo (n. la 6-an de oktobro 1476, m. la 1-an de januaro 1477)
- Kategorio Georgo Plantaĝeneto (duko de Clarence) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)