Glotalo - Vikipedio
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lokoj de artikulacio |
Labialo |
Bilabialo |
Labial-velaro |
Labial-alveolaro |
Labial-dentalo |
Koronalo |
Lango-labialo |
Interdentalo |
Dentalo |
Alveolaro |
Apeksa konsonanto |
Laminalo |
Postalveolaro |
Alveolo-palatalo |
Retroflekso |
Dorsalo |
Palatalo |
Labial-palatalo |
Velsono |
Uvularo |
Uvular-epiglotalo |
Radikalo |
Faringalo |
Epigloto-faringalo |
Epiglotalo |
Glotalo |
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu povas ne ĝuste montriĝi per iuj retumiloj. |
[Helpon!] |
La glotaj konsonantoj, aŭ ĵargone glotaloj, aŭ pleonasme glotalaj konsonantoj estas konsonantoj artikulaciataj per la gloto.
Multaj fonetikistoj konsideras ilin, aŭ almenaŭ la tiel-nomatajn frikativojn, kiel transirajn statojn de la gloto sen ia loko de artikulacio kian havas aliaj konsonantoj; fakte, iuj entute ne konsideras ilin kiel konsonantojn. Tamen, almenaŭ la glota plozivo kondutas kiel tipa konsonanto en lingvoj kia Tsou ("Tsou" en Tajvano).
Glotaj konsonantoj en la Internacia Fonetika Alfabeto:
IFA | Priskribo | Ekzemplo | |||
---|---|---|---|---|---|
Lingvo | Ortografio | IFA | Signifo | ||
ʔ | glota plozivo (senvoĉa) | Havaja | ‘okina | [ʔo.ˈki.na] | ‘okina[1] |
ɦ | glota frotsono voĉa | Ĉeĥa | Praha | [pra.ɦa] | Prago |
h | glota frotsono senvoĉa | Angla | hat | [hæt] | ĉapelo |
La "frikativoj" ne estas veraj frikativoj. Temas pri tradicia uzo de la vorto. Ili anstataŭe prezentas transirajn statojn de la gloto (fonado) sen specifa loko de artikulacio. [h] estas sevoĉa transiro; [ɦ] estas spirvoĉa transiro, kaj povus transskribiĝi kiel [h̤].
La glota plozivo troviĝas en multaj lingvoj. Ofte ĉiujn vokalajn komenciĝojn antaŭas glota plozivo; ekzemple, en la germana. En la havaja la glotan plozivon signas unuopa malferma citilo <‘>. Iuj alfabetoj uzas diakritajn signojn por la glota plozivo, kia la hamzo <ء> en la Araba alfabeto; en multaj lingvoj de Mezameriko, la Latina litero <h> estas uzata por la glota plozivo.
Pro tio ke la gloto laŭnecese estas fermita por la glota plozivo, ĝi ne povas esti voĉa.