Gyula Reviczky - Vikipedio
- ️Mon Apr 09 1855
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Reviczky | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Július Balek |
Naskiĝo | 9-an de aprilo 1855 en Kuzmice |
Morto | 11-an de julio 1889 (34-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 34/1-1-13 ![]() |
Lingvoj | hungara vd |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Parencoj | Szevér Reviczky () ![]() |
Profesio | |
Okupo | verkisto ĵurnalisto poeto ![]() |
vd | Fonto: Vikidatumoj |
Gyula REVICZKY [djula revicki], hungare Reviczky Gyula estis hungara poeto kaj verkisto.
![](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b9/Reviczky_Gyula_s%C3%ADrja.jpg/180px-Reviczky_Gyula_s%C3%ADrja.jpg)
Li naskiĝis la 9-an de aprilo 1855 en la tiama vilaĝo Vitkóc (nun Kuzmice (distrikto Topoľčany), Slovakio). Li mortis la 11-an de julio 1889 en Budapeŝto.
Li naskiĝis en magnata familio, kiel duonfilo, tial li ne havis eĉ nobelecon (kaj heredis nenion). Sekve li laboris en riĉaj familioj, kie li instruis infanojn kaj ĵurnaladis en Budapeŝto. Jam tiam li tradukis de Charles Baudelaire. Li amindumis al Mari Jászai. Li longe estis malsanulo antaŭ la morto.
Li estis membro de Societo Petőfi.
- Mia junaĝo Ifjúságom, (1874-1883)
- Al János Arany Arany Jánosnak (1878)
- Jesuo kaj feliĉo Jézus és a boldogság (1880)
- Pri mi Magamról (1883)
- Palmo en Hortobágy Pálma a Hortobágyon (1884)
- Soleco Magány (1889)
- En Hungara Antologio, 1983: poemo
- strato en Budapeŝto portas la nomon Reviczky
- Hungara Vikipedio
- Kategorio Gyula Reviczky en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)